Mesaĝoj: 68
Lingvo: Esperanto
zaratustro (Montri la profilon) 2007-junio-25 12:00:12
Ĉi tio estas tre bona demando. ĉi tie ni povos lerni kiel saluti en aliajn lingvojn.
En la hispana saluton estas "hola", bonan tagon estas "buenos días", bonan vesperon estas "buenas tardes", kaj bonan nokton estas "buenas noches".
En la katalana bonan tagon estas " bon dia", bonan vesperon estas "bona vesparada", kaj bonan nokton estas " bona nit".
ĝis kaj brakulojn al ĉiuj.
camiljoe (Montri la profilon) 2007-junio-25 13:58:13
Bonan matenon - Bobĝu
Bonan vesperon - Bonsŭa
Bonan nokton - Il-lejl it-tajjeb
Saluton - Sahha (signifas 'forteco' kaj 'sano'
Adiau - Sahha
Eujensc (Montri la profilon) 2007-julio-02 04:50:08
Unu el la okinavaj vortoj pli ofte uzata ol la japana en Okinavo estas la 'bonvenon' vorto. Se oni venos al Okinavo oni aŭdos mensooree kiel bonven-saluto, eble ne la japanan joukoso.
Kelkaj aliaj okinavaj frazoj:
Ukimi soo ĉii. Bonan matenon.
Nifee deebiru. Dankon.
Haĝimiti uganabira. Estas plezure renkonti vin.
Mata jassi.Ĝis.
pastorant (Montri la profilon) 2007-julio-02 10:21:27
Ĉeroke, la litero v havas la sono da "uh" kiel la vorto "uh-huh" Angle.
Por vidi la ĉerokajn literojn, elŝutu la senpagan tiparon Code2000.
Saluton: osiyo/siyo ᎣᏏᏲ/ᏏᏲ
Ĝis: donadagohv ᏙᎾᏓᎪᎲ
Kio okazas?: dohiju ᏙᎯᏧ
Bone!: osda ᎣᏍᏓ
vili (Montri la profilon) 2007-julio-02 16:26:32
en mia lingvo (bosna ) oni salutas en multaj manierojn, depende de okazo, sekso, seriozeco de la situacio ktp.
sed plej oftaj:
bonan matenon:dobro jutro
bonan tagon:dobar dan
bonan vesperon:dobro veĉe
(oni prononcas same kiel skribas)
kaj inter gejunuloj plej ofte kaj por saluti kaj por adiaŭi oni uzas italan :ciao
desy (Montri la profilon) 2007-julio-05 13:13:19
Ciao/Salve - "bye" aŭ saluton
Arrivederci - Ĝis
Addio - adiaŭ
Buon Giorno - Bonan Tagon
Buona sera - bonan vesperon
Buona notte - bonan nokte
( ĉi tie mian unuan mesaĝon )
ciao!
Lusjo (Montri la profilon) 2007-julio-06 14:47:55
En Brazilo, kiam ni salutas, ni diras:
Oi! ('Oi) = Saluton!
Olá! (o-'lá) = Saluton!
Como vai? (KOmu VAi)= Kiel vi fartas?
Tudo bem? (TUdu BEin)=Ĉu vi fartas bone?
...e aí? (e a-I)= Saluton
Kiam ni adiaŭas, ni diras:
...até mais (a-TE MAis) = ĝis poste!
...até logo (a-TE LOgu) = ĝis poste!
...vá com Deus (va kon DEus) = Iru kun Dio!
...até a próxima! (a-TE a PROsima) = Ĝis la venonta renkontiĝo!
...Tchau! (ĈAu) = Ĝis!
Kiam ni dankas, ni diras:
Muito Obrigado! (MUi-to o-bri-GA-du) = Dankon!
Se vi estas virino, vi devas diri:
Muito Obrigada! (MUi-to o-bri-GA-da). La esprimo devenas el la frazo: Sinto-me muito obrigado a retribuir-lhe esse favor! aŭ Sinto-me muito obrigada a retribuir-lhe esse favor!, se vi estas virino, ĉar a
indikas malina en la Portugala lingvo. La traduko povas esti: Mi sentas ke mi devas fari al vi la saman!
Bom Dia! (BOm ĜIa)= Bonan Matenon!
Boa Tarde! (BOa TARde) = Bonan Tagon!
Boa Noite! (BOa NOi-te) = Bonan Vesperon!
...Ate mais!
Lusjo
RamS (Montri la profilon) 2007-julio-07 23:09:24
Salutan - ŝaLOM (paco)
Ĝis - lehitraOT (renkontiĝi)
Kiel vi fartas? - ma HAmacav? aŭ HAkol tov? (ĉu ĉio bona?)
Kaj kelkfoje ni salutas en Araba lingvo kaj diras Ahalan aŭ Ahalan WaSahalan
Koloba (Montri la profilon) 2007-julio-11 19:18:07
Hoi! [Hoj]- Saluton (al gejunuloj)
Grüezi![Grieci] - Saluton (al plenkreskuloj) "Grüsse Sie" = "Salutu vin"
Ciao /Tschüss [Ĉaŭ /Ĉis] - Ĝis
Machs guet - Fartu bone. (Faru ĝin bone).
vincas (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 14:26:27
Adiaŭ! - Viso gero!
Bonan matenon! - Labas rytas!
Bonan nokton! - Labanakt!
Bonan tagon! - Laba diena!
Bonan vesperon! - Labas vakaras!
Ĝis (la) revido! - Iki pasimatymo!
Ĝis baldaŭ! - Iki greito!
Ĝis morgaŭ! - Iki rytojaus!
Ĝis poste! - Iki (vėliau)!
Ĝis! - Iki!
Saluton! - Labas!
Sukceson! - Sėkmės!