Til indholdet

Ĉu vi scias ke ĉe Lernu oni povas lerni ne nur Esperanton ?!

af vincas, 23. aug. 2009

Meddelelser: 5

Sprog: Esperanto

vincas (Vise profilen) 23. aug. 2009 12.02.50

Ekzemple, se vi volas lerni utilajn frazojn de pola lingvo iru al lernado > vortoj > utilaj frazoj. Kaj ŝanĝu la lingvon de Lernu! al la pola. Aŭ klaku ĉi tie http://pl.lernu.net/lernado/vortoj/frazoj/listo....

Rogir (Vise profilen) 23. aug. 2009 12.14.00

Mi fojfoje uzas la vortaron por traduki kelkajn vortojn, sed ne por intensa lernado.

dukemasuya (Vise profilen) 30. aug. 2009 07.07.12

Rogir:Mi fojfoje uzas la vortaron por traduki kelkajn vortojn, sed ne por intensa lernado.
Jes, mi konsentas. Mi aŭdis ion ĉe Polskie Radio pri la slovaka lingvo. Ili diris:
Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastos Peter Baláž, kiu rakontos pri la plano interrete instrui la slovakan lingvon. La projekto parte baziĝas sur spertoj E@I akiritaj dum la funkciado de lernu.net.
Interesa, ĉu ne?

horsto (Vise profilen) 30. aug. 2009 11.02.18

dukemasuya: Mi aŭdis ion ĉe Polskie Radio pri la slovaka lingvo. Ili diris:
Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastos Peter Baláž, kiu rakontos pri la plano interrete instrui la slovakan lingvon. La projekto parte baziĝas sur spertoj E@I akiritaj dum la funkciado de lernu.net.
Interesa, ĉu ne?
Estas artikolo en Libera Folio pri tio. Gratulojn al E@I, ili ricevos subvenciojn de la EU.

Rogir (Vise profilen) 30. aug. 2009 15.02.42

Bonega novaĵo. Espereble ankaŭ estos ligilo al Lernu. Ĉu E@I tiel ĉi fariĝas lingva instituto?

Tilbage til start