Mesaĝoj: 28
Lingvo: Esperanto
k.garin (Montri la profilon) 2007-februaro-27 11:52:26
La demando estis: "Kial oni diras "antaŭ" kaj "post" kun malsamaj vortoj? ("ol" kaj "kiam"?)"
Mi klarigis, ke tio estas la influo de la rusa lingvo, el kiu d-ro Zamenhof prenis tiun ĉi formojn.
En la rusa lingvo tio estas diversaj formoj.
Ruse "antaŭ ol" estas "прежде, чем " kaj "post kiam" estas "после того, как".
Logike tio ne estas klarigebla.
Mi certe ne scias ĉiujn lingvojn, sed mi kredas, ke en preskaŭ ĉiuj viaj lingvoj tio ankaŭ estas diversaj formoj.
Pri uzado... Mi povas skribi:
Mi pensas antaŭ ol mi parolas.
Mi pensas antaŭ ol paroli.
Antaŭ ol paroli, mi pensas.
Unue mi pensas, poste mi parolas.
Mi parolas post kiam mi pensas.
Post kiam mi pensas, mi parolas.
Mi parolas post kiam pensi ???
Anstataŭ pensi mi parolas - ne, ne, tio estas eraro.
Pri "antaŭ kiam". Verŝajne tiu formo rajtas por ekzisti.
Sed "post ol" estas eraro.
"Ŝi estas pli bela ol mi."
Pardonu min, mi rapidas al mia laborejo.
Ĝis!
gxosefo (Montri la profilon) 2007-februaro-27 12:21:19
Mielo (Montri la profilon) 2007-februaro-27 12:43:27
Ruse "antaŭ ol" estas "прежде, чем " kaj "post kiam" estas "после того, как".
Kara K.garin ! Via ekzemplo bedaŭrinde, diras al mi nenion. Bedaŭrinde, ĉar mi ne parolas ruse kaj mi ne komprenas kion vi citis. Se mi diras al vi hungare, ke "először" kaj "majd utána" vi ne komprenas, ĉu ne ? Oni diras al mi, ke mi pensadas tro hungare kaj mi devas pensadi internacie. Mi kredis, ke beleco de Esperanto estas tio, ke ni komprenas unu la alian.
Mielo (Montri la profilon) 2007-februaro-27 12:48:22
ĝosefo:Meilo donis interesan formon. "Unue mi manĝis, poste mi lasis." tio estas eĉ pli simpla ol "antaŭ ol," kaj estas gramatike ĝusta. denove, dankon pro viaj ideoj!Kara Ĝosefo, mi ĝojus, ke mi povus helpi al vi. Bedaŭrinde, mia Esperanta scio estas malmulta kaj simpla. Sed mi ŝatus evoluigi kaj mi esperas, ke kun vi mi estos pli bone.
Kwekubo (Montri la profilon) 2007-februaro-27 14:51:41
Logike oni povus ankaŭ uzi antaŭ kiam, same kiel oni uzas post kiam. Alternative oni povus same logike uzi post ol anstataŭ post kiam. Sed jam delonge estas kutimo uzi antaŭ ol kaj post kiam. Ambaŭ estas logikaj. Logikaj estus ankaŭ antaŭ ke (= antaŭ tio ke), kaj post ke (= post tio ke), sed tiuj esprimoj ne estas praktike uzataj. Estas rekomendinde uzi antaŭ ol kaj post kiam, ĉar ili estas plej facile komprenataj ĝuste pro sia kutimeco.
k.garin (Montri la profilon) 2007-februaro-27 23:19:51
Mi certe ne scias la hungaran.
En mia mesaĝo mi klarigis, de kie en Esperanto aperis tiuj formoj kaj vortoj kaj montris diversajn manierojn de ilia uzado.
En lingvoj, ankaŭ en Esperanto, multo estas nelogika, sed kutima.
Pri tiu ĉi konkreta problemo mi konsentas kun Kwekubo kaj certe PMEG.
Do ni parolu kaj skribu: "antaŭ ol" kaj "post kiam".
Kaj via Esperanto estas nemalbona.
Akvopulmisto iras tra dezerto kaj vidas nomadon, veturantan sur kamelo.
- Aŭskultu, honesta homo, kiom estas ĝis la maro?
- Sescent kilometroj.
- Ho, oni ja la plaĝegon faris!
Mielo (Montri la profilon) 2007-februaro-28 07:40:27
Kara Garin ! Mi petas vin, ke citu rusajn frazojn, estos interesa, se ni komparos la esprimojn de diversaj lingvoj.
gxosefo (Montri la profilon) 2007-marto-01 00:26:33
mi ĉiam penas paroli laŭ simpla gramatiko.
do, ni findecidu ke oni POVAS ĝuste diri "antaŭ kiam", sed ne "post ol," kaj estas tre KUTIMA diri "antaŭ ol."
k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-01 12:24:37
Iru al http://ru.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t... kaj poste penu traduki tiun sanktan simplecon en Esperanton.
Tamen mi estas blanka kaj lanugeca.
pastorant (Montri la profilon) 2007-marto-01 16:33:37
k.garin:Ĉu vi ŝatas la simplan gramatikon?!Здрасти мой русский друг.
Iru al http://ru.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t... kaj poste penu traduki tiun sanktan simplecon en Esperanton.
Tamen mi estas blanka kaj lanugeca.
Saluton, mia Rusa amiko!