본문으로

Kiom da homoj parolas en via gepatra lingvo?

글쓴이: vincas, 2009년 8월 24일

글: 20

언어: Esperanto

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 6월 15일 오후 7:56:37

Saluton!
La itala lingvo parolatas per ĉirkaŭ 70 milionoj en Italio kaj parto de Svislando (Tiĉino).

Donniedillon (프로필 보기) 2010년 6월 15일 오후 8:14:24

Mi unua lingvo estas la angla. Laŭ Wikipedia inter 470 miliono kaj pli ol 1 biliono homojn paraolas! shoko.gif

Mateo93 (프로필 보기) 2010년 6월 16일 오후 4:12:38

Saluton,

Estas ĉirkaŭ 44 milionoj da denaskaj parolantoj de la pola lingvo. En Pollando denaske konas ĝin ĉ. 38 milionoj da homoj, la resto loĝas ĉefe en Usono kaj Britio.

sinjoro (프로필 보기) 2010년 6월 18일 오후 8:04:50

Donniedillon: inter 470 miliono kaj pli ol 1 biliono
laŭ mi temas pri miliardo, ne biliono.

Donniedillon (프로필 보기) 2010년 6월 18일 오후 8:13:34

sinjoro:
Donniedillon: inter 470 miliono kaj pli ol 1 biliono
laŭ mi temas pri miliardo, ne biliono.
Pardonu min. Vi pravas.

Belmiro (프로필 보기) 2010년 6월 18일 오후 9:02:38

En Esperanto ( Longa sistemo ):

Miliono = 1.000.000 = 6 nuloj

Miliardo = 1.000.000.000 = ( mil milionoj ) 9 nuloj

Biliono = 1.000.000.000.000 = 12 nuloj

En la angla - Usono ( mallonga sistemo )

Biliono = 1.000.000.000 = 9 nuloj

Bezonas bone atenti parolante pri blionoj, trilionoj, ktp.

Espi (프로필 보기) 2010년 6월 30일 오후 5:28:12

Saluton!

-ilion estas sufikso por fari altajn nombrovortojn el baznombroj kun 6 nuloj.

1 x 6 nuloj = miliono = 1x10^6
2 x 6 nuloj = duiliono = 1x10^12
3 x 6 nuloj = triliono = 1x10^18
4 x 6 nuloj = kvariliono = 1x10^24
5 x 6 nuloj = kvintiliono = 1x10^30
k.t.p.

-iliardo estas sufikso por fari altajn nombrovortojn kun la mil-foja de baznombroj kun -iliono.

1000x miliono = miliardo = 1x10^9
1000x duiliono = duiliardo = 1x10^15
1000x triliono = triliardo = 1x10^21
1000x kvariliono = kvariliardo = 1x10^27
k.t.p.

Amike

Andybolg (프로필 보기) 2010년 7월 4일 오후 9:08:10

Mia denaska lingvo estas la norvega, kiun parolas ĉ. 5 milionoj da homoj.

patrik (프로필 보기) 2010년 7월 5일 오전 6:24:04

La tagaloga, mia denaska lingvo, havas ĉ. 49 milionoj da denaskaj parolantoj, kaj eble pli ol 50-60 milionoj da nedenaskaj parolantoj.

Tumppi1991 (프로필 보기) 2010년 7월 6일 오후 11:15:19

Mian gepatran lingvon la finnan parolas denaske 4 852 209 en Finnlando (31.12.2009) kaj ĉirkaŭ kvin milionoj en tuta mondo.

다시 위로