目次へ

Kiom da homoj parolas en via gepatra lingvo?

vincas,2009年8月24日の

メッセージ: 21

言語: Esperanto

vincas (プロフィールを表示) 2009年8月24日 12:00:26

Mia gepatra lingvo estas litova lingvo. En ĝi parolas proksimume 4 milionoj da homoj.

Matthieu (プロフィールを表示) 2009年8月24日 12:37:01

Mia denaska lingvo estas la franca. Mi ne scias kiom da homoj parolas ĝin. (En Vikipedio, mi trovis nombrojn de 70 milionoj ĝis 180 milionoj.)

jchthys (プロフィールを表示) 2009年8月24日 22:21:47

[SHERCO]
toki pona li toki tan mi. jan lili mute li toki e toki pona.
Mia gepatra lingvo estas la tokipona, kiun parolas preskaŭ 30 beboj.
[/SHERCO]

Nu, serioze, mia gepatra estas la angla, kiun parolas inter 300 kaj 400 milinoj de parolantoj denaskaj.

stephaandhaeyer (プロフィールを表示) 2009年8月25日 20:11:23

Ohk ne goeñ daag! (bonan tagon al ĉiuj)

Wikipedia mencionas 23 milionojn da nederlanda-parolantoj. Mia gepatra lingvo estas la aùdenarda,nederlanda dialekto, kiu estas preskaù ne eskribata.
Saluu eñ! (ĝis!)
Stephaan / Stefie

Rogir (プロフィールを表示) 2009年8月25日 22:47:19

Ĉu ĝi havas propran vikipedion? Se ne, ĝi verŝajne ne ekzistas.

Koracio (プロフィールを表示) 2010年6月13日 14:09:23

Mian gepatran lingvon, la Hungaran, parolas 15 milliono de homoj.

utku (プロフィールを表示) 2010年6月13日 15:16:04

Preskaŭ 70 milionoj da turkoj denaske parolas la turkan. Sed ankaŭ ĉiuj turkiaj kurdaj (ĉ. 20 milionoj), kompreneble ĉiuj azeroj (ĉ. 35 milionoj) kaj malmultaj aliaj povas paroli tiun lingvon.

nikko (プロフィールを表示) 2010年6月13日 17:47:47

Rusan lingvon parolas proksimume 250 milionoj da homoj. Rimarkindas, ke nur 120 milionoj estas etnaj rusoj, do rusa lingvo iomgrade estas internacia. rideto.gif

Heliogabalus (プロフィールを表示) 2010年6月14日 7:34:38

Mia denaksa lingvo estas la hispana. La nombro da parolantoj iomete ŝanĝas laŭ la referenco. Estas parolata prokimume de 400 milionoj da homoj (denaske).

utku (プロフィールを表示) 2010年6月14日 10:03:14

Eĉ oni povus paroli kun po unu homo por ĉiu minuto dum dek ok horoj ĉiutage, dum sesdek tri jaroj; oni parolus kun maksimume 25 milionoj da homoj. Do havi pli ol 25 milionojn da denaskaj parolantoj estas superflue por iu lingvo.

先頭にもどる