Viestejä: 8
Kieli: Esperanto
Fuzzy (Näytä profiilli) 31. elokuuta 2009 6.29.32
Kiel mi pensas, la kialo tre simplas: se vi volas vendi ion, vi devas paroli la saman lingvon kun via kliento, ĉu ĝuste? Kaj se la plej grava tutmonda merkato kaj ankaŭ la plej granda financa merkato estas en Usono, do ĉiuj, kiu deziras vendi siajn varojn aŭ havigi al si financan risurcon, devas uzi la anglan por konvinki siajn plejverŝajne anglalingvajn komercpartnerojn.
Kion ni vidu pri la tutmonda krizo? Post la baldaŭa dua ondego de ĝi Usono plejverŝajne perdos sian gravecon kiel komerca centro.
Laŭ mi tio ĉi povos doni al Esperanto bonegan ŝancon finfine trovi por si la lokon en internaciaj komercrilatoj -- kiulingve brazilano intertraktu kun ĉino, ekzemple? Kial ili uzu por tio la lingvon de la morta hegemoniinto? Do kiun lingvon uzi? Kial la ĉino lernu la portugalan aŭ la brazilano la ĉinan -- neniu el ili superas la alian, ĉu?
Aliflanke, Esperanto ĉiam suferis pro mondmilitoj kaj aliaj malordiĝoj en internaciaj rilatoj. Kaj se Usono provos perforte savi sian tutmondan potencon, nia lingvo sendube ege malprofitos de tio.
Tamen, nun mi ne vidas ke Usono estras la krizon. Male, ŝajnas, ke ĝi nur reagas al okazintaj eventoj. Do eble la lando eĉ simple bankrotos sen ekkomenci la hiperinflacion, kaj poste malaperos samkiel Sovetunio, sen la grandaj tutmondaj militaj kataklismoj.
Do laŭ mi Esperanto baldaŭ havos bonegan ŝancon por evoluo, kaj ankaŭ ni ĉiuj kune kun ĝi
Kion vi pensas pri la temo?
Rogir (Näytä profiilli) 31. elokuuta 2009 9.41.53
maratonisto (Näytä profiilli) 5. syyskuuta 2009 20.01.44
Fuzzy (Näytä profiilli) 7. syyskuuta 2009 7.26.08
maratonisto:Al mi ŝajnas, la krizo influas esperanton malmulte. Ni devas batali por esperanto sendepende de la ekonomio tutmonda. Ekzemple, por instruo de esperanto en lernejoj.Jes, ankaŭ mi pensas ke la krizo mem influas Esperanton malmulte, kaj ni devas batali sendepende de la krizo.
Sed, mia aserto jenas: la krizo sendube influos disvastiĝon de la angla! Ĉu vi konsentas?
Do ŝancoj de Esperanto pliboniĝos.
Amikeco (Näytä profiilli) 7. syyskuuta 2009 21.48.03
Certe la krizo endanĝerigas ĉiujn hobiojn. Homoj bezonas labori pli multe por havi saman kvaliton de la vivo, sekve ili havas malpli da tempo por siaj hobioj aŭ malpli da mono por aĉeti esperantaĵojn kaj vojaĝi al E-eventoj.
Eĉ en pli bonaj kondiĉoj Esperanto-merkato estas io kompatinda, sed se la kondiĉoj malboniĝas, ni riskas perdi tion malmulton, kion ni havis...
dobri (Näytä profiilli) 8. syyskuuta 2009 13.29.50
Amikeco:Nun ni havas bonŝancon montri, ke en Esperantujo nenia krizo ekzistas. Ĉiu bonvolu pripensi siajn eblecojn kaj kiel eble plej multe ni vojaĝu al E-renkontiĝoj kaj aĉetadu esperantaĵojn. Ni povas limigi aliajn hobiojn, sed ne Esperanton. Ĉu bona ideo?
Certe la krizo endanĝerigas ĉiujn hobiojn. Homoj bezonas labori pli multe por havi saman kvaliton de la vivo, sekve ili havas malpli da tempo por siaj hobioj aŭ malpli da mono por aĉeti esperantaĵojn kaj vojaĝi al E-eventoj.
Fuzzy (Näytä profiilli) 9. syyskuuta 2009 6.08.43
dobri:Jes, certe! Esperanto ja plejparte estas tute senpaga hobio.
Nun ni havas bonŝancon montri, ke en Esperantujo nenia krizo ekzistas. Ĉiu bonvolu pripensi siajn eblecojn kaj kiel eble plej multe ni vojaĝu al E-renkontiĝoj kaj aĉetadu esperantaĵojn. Ni povas limigi aliajn hobiojn, sed ne Esperanton. Ĉu bona ideo?
Amikeco:Esperanto estas por multaj homoj nur hobio, ofte unu el kelkaj hobioj aŭ helpilo por alia hobio (per Esperanto oni umas pri sia hobio).Eĉ se vi pravas, mi celis ne ĝuste la periodon de la krizo, sed periodon post la krizo...
Certe la krizo endanĝerigas ĉiujn hobiojn. Homoj bezonas labori pli multe por havi saman kvaliton de la vivo, sekve ili havas malpli da tempo por siaj hobioj aŭ malpli da mono por aĉeti esperantaĵojn kaj vojaĝi al E-eventoj.
Eĉ en pli bonaj kondiĉoj Esperanto-merkato estas io kompatinda, sed se la kondiĉoj malboniĝas, ni riskas perdi tion malmulton, kion ni havis...
hermeso (Näytä profiilli) 10. syyskuuta 2009 18.48.40
Ekzemple se oni ĝin lernas en lernejo, la lernejo devus povi korespondi kun alia lernejo ( en alia lando subdire), sed ŝajne mankas tio. Oni devus havi pli da libroj senpagaj, ekzemple post 10-15 jaroj oni povus havi la libro senpaga per intereto. Oni devus pli uzi la lingvo per blogoj. Ekzemple, vikipedio estas bona laboro. ktp, ktp