Sadržaj

Kiu operaciumo vi uzas pli ofte?

od Zeme, 1. rujna 2009.

Poruke: 48

Jezik: Esperanto

Rogir (Prikaz profila) 17. studenoga 2009. 16:23:24

Mi ĵus sukcesis instali Kubuntu 9.10, kaj ĝis nun ĝi iom plaĉas al mi. Bedaŭre Facebook ne ŝatas Konqueror, sed krom tio mi spertis neniun problemon.

BradP (Prikaz profila) 27. studenoga 2009. 17:59:40

Mi uzas Xubuntu. Mi aĉetis malnovan komputilon de tricentoj dolaroj, do mi bezonas rapidan operaciumon.

Iretka (Prikaz profila) 27. studenoga 2009. 18:53:34

Mi uzas Debian GNU/kFreeBSD. (http://www.debian.org/ports/kfreebsd-gnu)
Tiu sistemo estas eksperimenta, sed laǔ mia opinio tre bonfuncias.

Ĝi estos oficiale liberigita kiel Debiana oficiala maŝinsistemo je posta oficiala versio de Debiano.
Mi uzas Xubuntu. Mi aĉetis malnovan komputilon de tricentoj dolaroj, do mi bezonas rapidan operaciumon.
Eble vi devus pruvi Debianan sistemon kun LXDE (tre rapida kaj malpeza (grafikĉirkaǔo?); ĝi estos pli rapida kaj malpli memorpleniganta mastrumsistemo ol Xubuntu.

Euxgeno (Prikaz profila) 28. studenoga 2009. 09:58:14

Mi antaŭ nelonge instalis Debian kun Xfce kaj Lxde, sed anstataŭ Xfce aŭ Lxde aperas ial nur blankaj literoj sur nigra fono. Mi provis uzi komandon Startx, sed aperas nur ia tre malmultfunkcia grafikĉirkaŭo. Kion mi faru por havi Xfce? Dum instalado mi ĝin indikis.

Iretka (Prikaz profila) 28. studenoga 2009. 11:28:53

Eŭgeno:Mi antaŭ nelonge instalis Debian kun Xfce kaj Lxde, sed anstataŭ Xfce aŭ Lxde aperas ial nur blankaj literoj sur nigra fono. Mi provis uzi komandon Startx, sed aperas nur ia tre malmultfunkcia grafikĉirkaŭo. Kion mi faru por havi Xfce? Dum instalado mi ĝin indikis.
Vi nur instalis Debianon kun grafikĉirkaǔo, sed eble vi ne instalis GDM, XDM aǔ alian, do aperas la tekstĉirkaǔo.Uzu vi la komandon "startx" aǔ "xinit" por ekigi la graficǐrkaǔon.
Ankaǔ vi povas instali tian programon (XDM ekzemple).
Vi ja havos malmultfuncia grafikĉirkaǔo, sed instalante alian programon per apt-get vi plifunciigos ĝin.

rufino (Prikaz profila) 1. prosinca 2009. 17:04:44

Mi uzas Ubunton 9.04 (laborejo) kaj Ubunton 9.10 (hejme). Ubuntun estas tre bona operaciumo rido.gif

darkweasel (Prikaz profila) 1. prosinca 2009. 17:07:42

Rogir:Mi ĵus sukcesis instali Kubuntu 9.10, kaj ĝis nun ĝi iom plaĉas al mi. Bedaŭre Facebook ne ŝatas Konqueror, sed krom tio mi spertis neniun problemon.
Instalu la paketon "firefox", multe pli bona retumilo okulumo.gif

oksigeno (Prikaz profila) 8. prosinca 2009. 01:07:27

Kubuntu kaj Android rideto.gif

crescence (Prikaz profila) 8. prosinca 2009. 05:58:13

Mi uzas nun Windows 7.

Crescence

AkselVincent (Prikaz profila) 8. prosinca 2009. 08:27:06

Mi uzas Ubuntu-Studio laboreje (mi estas muzikisto) kaj Ubuntu 9.10 hejme.

Natrag na vrh