본문으로

Kiu operaciumo vi uzas pli ofte?

글쓴이: Zeme, 2009년 9월 1일

글: 49

언어: Esperanto

AkselVincent (프로필 보기) 2009년 12월 8일 오전 8:27:06

Mi uzas Ubuntu-Studio laboreje (mi estas muzikisto) kaj Ubuntu 9.10 hejme.

Azulreal (프로필 보기) 2009년 12월 8일 오전 11:23:40

Mi uzas Vindoso-n Vista en mia tekokomputilo (kiu jam ne estas portebla ĉar ĝia ekrano paneis kaj mi devis aĉeti eksteran) kaj Vindoso-n XP en mia "netbook" (ĉu iu scias kiel diri tion esperante?).

Komence mi provis instali Linukso-n en mia tekokomputilo, sed ĝi nur korekte funkcias pere de Vindoso Vista. Mi provis per GNome, Ubuntu kaj Kubuntu, sed ĉiuj el ili fine paneis.

Borgo (프로필 보기) 2009년 12월 8일 오후 7:59:58

Mi surpriziĝas ke ekzistas tiom multaj uzuloj de Linukso.

(Bonvolu pardoni mia baza nivelo de Esperanto)

horsto (프로필 보기) 2009년 12월 8일 오후 8:22:36

Borgo:Mi surpriziĝas ke ekzistas tiom multaj uzuloj de Linukso.
Kaj min mirigas ke ankoraŭ ekzistas tiel multaj uzantoj de Vindozo.

Hispanio (프로필 보기) 2009년 12월 8일 오후 8:39:50

horsto:
Borgo:Mi surpriziĝas ke ekzistas tiom multaj uzuloj de Linukso.
Kaj min mirigas ke ankoraŭ ekzistas tiel multaj uzantoj de Vindozo.
Mi samopinias.

Nu, mi ŝanĝis el Debian al openSUSE. Mi ŝatas pli, kaj estas pli facile atingi interreton per USB ĉe ĝi.

Borgo (프로필 보기) 2009년 12월 8일 오후 10:45:00

horsto:
Borgo:Mi surpriziĝas ke ekzistas tiom multaj uzuloj de Linukso.
Kaj min mirigas ke ankoraŭ ekzistas tiel multaj uzantoj de Vindozo.
Eble nur Usono, kie Vindozo estas tiel vaste uzita. Mi uzas Ĝentuo mem.

orchideo (프로필 보기) 2009년 12월 9일 오전 9:34:37

Saluton al ciuj!

Ankau mi ŝanĝis al linukso (Ubunto 9.04).
Tre bela, stabila systemo! Mi ŝatas ĝin.
Kaj la plej grava:

Neniu granda frato observis min!!!!

neniam denove.

Euxgeno (프로필 보기) 2009년 12월 9일 오전 10:38:01

Ho, mi kun surprizo rimarkis, ke ankoraŭ unu homo (krom mi) indikis en la enketilo Haiku/BeOS. Samoperaciumano, kiu vi estas? sal.gif Bonvolu rakonti, kion vi opinias pri tiu operaciumo.

Arundathi (프로필 보기) 2009년 12월 10일 오전 10:17:46

Mi uzas Windows 7.

crescence (프로필 보기) 2009년 12월 10일 오전 11:27:43

Borgo:
Eble nur Usono, kie Vindozo estas tiel vaste uzita. Mi uzas Ĝentuo mem.
Mi ne estas Usonano, kaj tamen, mi uzas Vindozon.

다시 위로