Til innholdet

Kiu operaciumo vi uzas pli ofte?

fra Zeme,2009 9 1

Meldinger: 48

Språk: Esperanto

Zeme (Å vise profilen) 2009 9 1 11:38:54

Mi plejparte uzas linuks, sed kejkfoje ankaŭ uzas Windows XP kaj Vista. Linuks estas mia preferata kvankam.

Matthieu (Å vise profilen) 2009 9 1 11:54:36

Preskaŭ ĉiam Linukson.

En mia komputilo mi havas ankaŭ Windows Vista sed mi tre malofte uzas ĝin.

darkweasel (Å vise profilen) 2009 9 1 14:41:19

Linu'x. Iafoje Windows, sed nur je nepra bezono...

Rogir (Å vise profilen) 2009 9 1 15:46:15

Kiun operaciumon vi uzas pli ofte?

Zeme (Å vise profilen) 2009 9 1 17:26:12

Rogir:
Kiun operaciumon vi uzas pli ofte?
Dankon ridulo.gif

jchthys (Å vise profilen) 2009 9 1 19:24:34

Mi pasinttempe uzis Linukson (Ubuntu 8.10, 9.04), sed nun mi uzas Windows 7 RC. Eble mi ŝanĝos al Linukso poste, sed mi pensas ke ne, ĉar mi jam havas propagitan version de Windows Vista, kaj mi bezonas iTunes, kaj malfermfontaj programoj kiujn mi uzas (ekz. OpenOffice, Anki, Audacity) plejparte funkcias ankaŭ en Vindozo.

Mi subtenas la ideon de Linukso, kaj pensas ke ĝi estas bonega operaciumo senpaga, sed Vindozo ŝajnas pli bona por mi. Oni norme aĉetas komputilojn kun Vindozo antaŭinstalita—ankoraŭ propagita—do uzi ĝin ne malŝparas monon.

Heliogabalus (Å vise profilen) 2009 9 2 06:12:27

Mi uzas ĉiam Linukson, pli precize Ubuntu Intrepid 8.10. Mia komputilo nur havas tiun operaciumo. Mi ne bezonas uzi Vindozon.

Trold (Å vise profilen) 2009 9 2 17:03:00

Antaŭe mi uzis XP-n, sed nun Linukso tiel bone funkcias ke mi ne plu bezonas XP-n. Mi multe pli ŝatas Linukson ĉar ĝi ŝajnas al mi multe pli stabila. rideto.gif

maratonisto (Å vise profilen) 2009 9 5 19:50:10

Antaŭe mi uzis XPn, ĝis mia komputilo difektiĝis. Mi aĉetis komputilon novan kun Vista kaj mi estas senreviĝita. Ekzemple, mi ne povas instali en la Vista kelkajn programojn malnovajn. En Vista mi ne povas uzi la dosierojn *.hlp.

sigkalis (Å vise profilen) 2009 10 1 09:03:30

Mi uzas Ubunton 9.04.

Tibake til toppen