Đi đến phần nội dung

Metilernado en eŭropo

viết bởi Rohan, Ngày 05 tháng 9 năm 2009

Tin nhắn: 3

Nội dung: Esperanto

Rohan (Xem thông tin cá nhân) 15:52:52 Ngày 05 tháng 9 năm 2009

Saluton.

Amiko de mi, kiu nun studas komputilsciencon, ŝatus iri al eŭropa universitato por du - tri monatoj por ke li akiru pli da scio kaj pli bonan konon pri lia studtemo.

Estus granda helpo se vi povus sciigi al mi la nomojn de bonaj universitatoj eŭropaj (speciale tiuj kiuj famas pro komputilsciencaj/inĝenieradaj studoj), se vi konas iujn.

Dankon!

horsto (Xem thông tin cá nhân) 19:04:53 Ngày 05 tháng 9 năm 2009

La plej fama kiun mi konas estas la ETH en Zuriko. Ĉe tiu universitato estis ekz. Niklaus Wirth (la kreinto de Pascal) kaj Albert Einstein.

Cosi (Xem thông tin cá nhân) 20:27:01 Ngày 06 tháng 9 năm 2009

Verŝajne la plej bona pola universitato kun komputilscienco estas Universitato de Varsovio. Ĝiaj studentoj ofte venkadas internaciajn komputilkonkursojn ridulo.gif

Quay lại