İçerik Görüntüleme

Kia tujmesaĝilo vi uzas ofte?

başlangıç guimourinha, 6 Eylül 2009

Mesajlar: 16

Dil: Esperanto

guimourinha (Profili görüntüle) 6 Eylül 2009 02:02:08

Bonvolu, kiam vi respondis, skribu vian konton, sendepende kia programo vi uzas, por ke la homoj povas paroli kun vi

patrik (Profili görüntüle) 6 Eylül 2009 02:08:22

Nu, mi plej ofte uzas Yahoo Mesaĝilon, sed mi ankaŭ havas Skajp-konton [uzante ĝin malofte].

guimourinha (Profili görüntüle) 6 Eylül 2009 05:06:12

mi forgesis, mia 'msn' konto estas:

guimourinha@hotmail.com

ĉiuj ke ankaŭ havas 'msn' konton, aldonu min ridego.gif

Rohan (Profili görüntüle) 6 Eylül 2009 06:44:10

guimourinha:Kia tujmesaĝilo vi uzas ofte?
Konsiderante la opciojn kiujn vi peris, "Kiun tujmesaĝilon vi uzas ofte?" plibonus.

Artichaut72 (Profili görüntüle) 6 Eylül 2009 10:44:35

Mi malofte uzas tujmesaĝilojn, tial mi nuligis miajn "msn" programaron kaj konton.

Tamen, mi kelfoje bezonas tiun aferon, do mi uzas la babilejon de "facebook".

Mia konto estas tiu ĉi : http://www.facebook.com/people/Pierre-Renier/14836...

Matthieu (Profili görüntüle) 6 Eylül 2009 10:46:23

Mi plej uzas Jabber kaj MSN.

Mi preferas Jabber, sed bedaŭrinde mi havas pli da kontaktpersonoj en MSN…

Rogir (Profili görüntüle) 6 Eylül 2009 11:11:11

Kiun tujmesaĝilon vi uzas ofte?

Cosi (Profili görüntüle) 6 Eylül 2009 12:11:09

La polan tujmesaĝilon Gadu-Gaduon okulumo.gif

guimourinha (Profili görüntüle) 6 Eylül 2009 16:25:00

Rohan:
guimourinha:Kia tujmesaĝilo vi uzas ofte?
Konsiderante la opciojn kiujn vi peris, "Kiun tujmesaĝilon vi uzas ofte?" plibonus.
Mi skribis 'kia' ĉar 'Skype' estas programo por paroli kun voĉo, dum la 'MSN' programo, estas pli por paroli skribantan...

'Kiun' vorto estus pli bona se ĉiaj programoj estus egala

ceigered (Profili görüntüle) 19 Eylül 2009 07:45:53

Mi uzas plej ofte la facebook-tujmesaĝilo kun mia amikoj sed mi ne uzas mesaĝilojn ofte nuntempe ĉar mi forgesas aŭ mi havas aliajn agojn kiun mi volas fari/agi.

La plej granda problemo kun facebook-tujmesaĝilo estas ke la servo estas rompita facile per* malgrandaj retproblemoj.

*(ĉu la ĝusta vorto en tiu situacio 'per' aŭ 'de'?)

Başa geri dön