Į turinį

"Ĉi-tiu" aŭ "tiu ĉi" ?

Artichaut72, 2009 m. rugsėjis 6 d.

Žinutės: 9

Kalba: Esperanto

Artichaut72 (Rodyti profilį) 2009 m. rugsėjis 6 d. 12:57:58

Mi ie ankaŭ legis la formojn "ĉi-tie", "ĉi tie", "tie ĉi", "ĉi-tiam", k.t.p.

Ĉu gravas la pozicio de la vorto "ĉi" ?
Kaj ĉu oni devas skribi streketon ?

Rogir (Rodyti profilį) 2009 m. rugsėjis 6 d. 13:02:00

Ne gravas la loko de la vorto ĉi, ĉu antaŭe aŭ malantaŭe, sed oni ne rajtas skribi streketon inter ĉi kaj tabelvorto.

Artichaut72 (Rodyti profilį) 2009 m. rugsėjis 6 d. 13:09:01

Multan dankon pro via rapida helpo !

tommjames (Rodyti profilį) 2009 m. rugsėjis 6 d. 13:18:31

Rogir:Ne gravas la loko de la vorto ĉi, ĉu antaŭe aŭ malantaŭe
Estas malgranda punkto, sed indas memori ke la pozicio iafoje gravas ĉar en certaj okazoj konfuzo povas estiĝi. Skribas PMEG en ĉi tiu paĝo:

PMEG:Normale estas egale, ĉu oni metas ĉi antaŭ aŭ post la tabelvorto, sed iafoje la loko de ĉi estas grava. Oni prefere ne diru ekz. *tie ĉi tiu knabino loĝas*, ĉar estas malklare, ĉu ĉi apartenas al tie aŭ al tiu. Diru ekz. ĉi tie tiu knabino loĝas, aŭ tie tiu ĉi knabino loĝas, depende de la signifo.

Artichaut72 (Rodyti profilį) 2009 m. rugsėjis 6 d. 13:33:05

Mi ne konis tiu ĉi ttt-ejo ; ĝi estas kompletega !

Rohan (Rodyti profilį) 2009 m. rugsėjis 6 d. 14:27:56

Ankaŭ estas atentinde, ke kvankam inter 'ĉi' kaj nuda tabelvorto oni ne metu streketon, se 'ĉi' estas uzata por formi adverbon aŭ adjektivon, oni ja metu streketon.

Ekz. ĉi-nokte, ĉi-tiea, ka.

piteredfan (Rodyti profilį) 2009 m. spalis 4 d. 00:03:03

Mi ankaŭ tradukis "This land is my land", kanzono de Woody Guthrie, kiel "Ĉi land' estas mia land'". Tio ne estis gramatike prava, sed komprenebla kaj poezie taŭga,ĉu ne?

tommjames (Rodyti profilį) 2009 m. spalis 4 d. 00:55:48

piteredfan:Tio ne estis gramatike prava
Laŭ mi priskribi frazparton Ĉi land' kiel gramatikan malĝustaĵon estas iom troige. PMEG diras "Iuj opinias, ke memstara ĉi anstataŭ ĉi tiu(j) estas evitinda (krom eble en poezio)." Sed opinioj de "iuj" probable ne sufiĉas por tio ke ni rigardu tian memstaran ĉi kiel eraron.

darkweasel (Rodyti profilį) 2009 m. spalis 4 d. 08:54:13

piteredfan:Mi ankaŭ tradukis "This land is my land", kanzono de Woody Guthrie, kiel "Ĉi land' estas mia land'". Tio ne estis gramatike prava, sed komprenebla kaj poezie taŭga,ĉu ne?
Tio estas gramatike tute bona, kvankam ne tre kutima.

Atgal į pradžią