Til indholdet

Google trends "Esperanto"

af Vilius, 10. sep. 2009

Meddelelser: 6

Sprog: Esperanto

Vilius (Vise profilen) 10. sep. 2009 19.11.36

Laŭ Google trends, frazo "Esperanto" iĝas malpli ofte serĉata. Ĉu tio signifas, ke la lingvo iĝas malpli populara?

Rogir (Vise profilen) 10. sep. 2009 20.00.45

Ne, ĝi signifas ke pli da homoj jam scias kio estas Esperanto. Serioze, ĝi verŝajne signifas nenion.

Vilius (Vise profilen) 11. sep. 2009 09.25.13

Tamen, mi pensas, ke tio estas malbona tendenco.

erikano (Vise profilen) 11. sep. 2009 13.47.35

La sama serĉado pri la vorto "English"... liveras proksimume la saman tendencon ! okulumo.gif

Vidu prefere la statistikojn de "Lernu" : http://eo.lernu.net/pri_lernu/statistiko/resumo....

Pli ol 5 500 000 vizitantoj ekde 2004 ! (kaj pli ol 105 000 000 viditaj paĝoj !) !! Ne tiom malbone, ĉu ne ?

Provu ankaŭ serĉi la vorton "esperanto" en la serĉilo de Google : pli ol 55 000 000 da rezultoj ! (kaj tiu nombro pligrandiĝis proksimume de 10 000 000 dum la lasta jaro)!

Ne senkuraĝiĝu ! la situacio ne estas senespera ! okulumo.gif

Vilius (Vise profilen) 11. sep. 2009 14.21.24

erikano:La sama serĉado pri la vorto "English"... liveras proksimume la saman tendencon ! okulumo.gif
Interese, ĉiuj aliaj lingvoj, kiujn mi provis, havis la saman tendencon...

peteris92 (Vise profilen) 12. sep. 2009 10.48.19

Eble tiu tendenco estas, ĉar google estas malpli populara? Lastatempe aperas multe da alternativaj serĉiloj ja.

Tilbage til start