Mergi la conținut

Kian muzikon mi ŝatas?

de Kelso, 20 februarie 2005

Contribuții/Mesaje: 66

Limbă: Esperanto

Kelso (Arată profil) 20 februarie 2005, 13:14:34

Mi amas la roko-muzikon! Mi ŝatas la muzikgrupon kaj ne nur unu kantistinon. Ili kantas nur ioj tekstoj kaj muziko estas malinteresa kaj enua. Sed roko-muziko estas laboro multajn homojn. Malmola laboro! Kantisto, gitaristo, basgitaristo, drumisto kaj anaro homoj. Miaj absolute favorata el muzikgrupo estas drumisto. La drumisto estas mia vivsonĝo. Bona estas ankaŭ ĵazo. Tio estas ankaŭ teamlaboro.

Achnaton (Arată profil) 16 martie 2005, 11:38:55

Mi ankaŭ ŝatas rokon ridulo.gif Krom ĝi mi ŝatas metalon, klasikan muzikon kaj aliajn.

jvp1971 (Arată profil) 21 martie 2005, 20:01:32

Ĉu vi ludas muzikilon?

Mi ludas basulon.

Ĝis!

Normjo (Arată profil) 18 iulie 2005, 01:05:24

 Mi amas multajn muzikajn gxenrojn kaj grupojn sed miaj favorataj muzikgrupoj estas:

Miles Davis
King Crimson (Regxo Karmezina ???)
Mahavishnu Orchestra (???)
John Coltrane

Ankaux, mi ludas tamburojn bone. Mi ludas en malgranda muzikgrupo.

tchess (Arată profil) 5 august 2005, 08:34:26

Pri mi, mi amas roko-muzikon. Sed mia favorita muziko estas metalo kaj 'hard core' muziko.  Kaj mi ludas malmute gitaron sed mi preferas la sketilon !

karloj (Arată profil) 8 august 2005, 19:46:28

mia preferita muziko estas sesdeka angla muziko kiel jimi hendrix, jefferson airplane... kaj la plej talenta el tiuj interpretistinoj kiuj naskiĝis en ĉi- mondo kaj probablege en aliaj,la plej bela virino de la harara tempo... JANIS JOPLIN. Se vi ŝatas ŝin, skribu min kaj se ne skribu ĉiel..

Eujensc (Arată profil) 14 august 2005, 14:01:44

Mi skribos kelkajn el miaj favoritaj grupoj, tradukita en Esperanton:

Reĝulinoj el la Ŝtonepoko

Velura Revolvero

Plumba Zepelino

Ĉu vi rekonas tiujn nomojn? ridulo.gif

tchess (Arată profil) 21 august 2005, 11:44:53

undefined

trojo (Arată profil) 29 august 2005, 18:32:29

Mi amas R&B and repo (rap?).

Kiel sonas hiphopo por "rap"?

Ĉu vi rekonas ĉi tiun malnovan skolaĵon:

Kiam mi proksimiĝas, vin mallevu sur la herb',
Ĉar Frosta Kubo frenezegas en la cerb'.
Kaj kiam mi eliras... memoru mian nomon,
Ĉar kiam mi revenos...mi venos rekte el Kompton!

SMUS (Arată profil) 29 august 2005, 18:42:37

Mi sxatas multajn muzikojn. Eurofestivalon aux ESC (Eurovision Song Contest, Eurovisión), Folklorika muziko (kelta), portugala muziko (mi amas Madredeus), itala, franca.... Justyna (pollando), Hispana: Mónica Naranjo, Amaral, La oreja, jazz, ktp...

Înapoi mai sus