Ke daftar isi

Retklubo por pridiskuti librojn

dari Rohan, 13 September 2009

Pesan: 5

Bahasa: Esperanto

Rohan (Tunjukkan profil) 13 September 2009 11.33.03

Saluton!

Ekzistas retpaĝaro kiu nomiĝas www.librarything.com, kiu estas multlingva retejo (kvankam ne ĉiuj partoj tute tradukiĝis en ĉiujn disponiblajn lingvojn), en kiu oni povas librumi. Oni povas diskuti librojn, recenzi ilin, taksi ilin, kaj multe pli.

Mi kreis tie, laŭ ideo de Sinjoro A. Giridhar Rao, esperantistan librodiskutejon kiu nomiĝas 'Ni Legemuloj'. Por kundividi opiniojn kaj laŭdojn kaj sakrojn prilibrajn kun aliaj esperantistoj, bonvolu aliĝi al ĝi. Estas tre simple registriĝi tie.

Ĝis nun ne estas iuj ajn recenzoj/diskutitaĵoj, sed espereble multaj ja estiĝos kun plialtiĝo de la nombro de membroj.

horsto (Tunjukkan profil) 13 September 2009 17.29.50

Estas certe bona ideo havi lokon por diskuti pri libroj, sed ĉu ne sufiĉas jam ekzistanta forumo? Tiu proponita paĝaro ja tute ne atentas Esperanton kaj ofertas neniun servon al Esperantistoj, ĉu ne?
Mi tion demandas ĉar mi jam trovis multajn forumojn en diversaj paĝaroj, sed ĉie partoprenas nur malmultegaj Esperantistoj. Ĉu eble ekzistas tro da forumoj por tro malmultaj Esperantistoj? Ĉu ne estus pli bone se ni ĉiuj uzus nur unu forumon?

dobri (Tunjukkan profil) 14 September 2009 15.05.50

horsto:Ĉu eble ekzistas tro da forumoj por tro malmultaj Esperantistoj? Ĉu ne estus pli bone se ni ĉiuj uzus nur unu forumon?
Jes, vi pravas! Ne necesas serĉi diversajn forumojn, kiam ne estas tro multe uzata la nia LERNU!

Rohan (Tunjukkan profil) 14 September 2009 18.17.33

horsto:Ĉu eble ekzistas tro da forumoj por tro malmultaj Esperantistoj? Ĉu ne estus pli bone se ni ĉiuj uzus nur unu forumon?
Jes, eble ja ekzistas tro da forumoj kompare kun la nombro de retaktivaj esperantistoj.

Sed temas pri la plividebligado de nia komunumo. Se ne multaj aliĝos al la klubo, bone: neniu negativa efiko sekvos, kaj ĝi kviete malaktiviĝos. Sed imagu kio povas okazi se multaj ja interesiĝus pri ĝi. Kun aktiva kaj vigla diskutantaro, ne nur ĉiu ano profitus, sed ankaŭ ekestus la ebleco ke pli kaj pli da neesperantistoj povos ekkoni nin, nian komunumon, nian lingvon, niajn aspirojn.

Pri la uzo de nur unu forumo: jes, uzi nur la lernuajn forumojn povus esti oportune. Sed havi esperantajn insulojn en aliaj lokoj kies vizitantoj ne precipe estas interesiĝintoj pri esperanto povus peri al ni bonan ŝancon komunume interagadi kun neverduloj.

Do nenio malbona se okazas fuŝo, kaj eble multe bona se ekpopularas kaj daŭradas glate: je ĉi tia kazo, kial ne provi?

horsto (Tunjukkan profil) 15 September 2009 11.48.13

Rohan:
Sed temas pri la plividebligado de nia komunumo.
Mi ne pensis pri tio, pri reklami Esperanton. Ĉi-rilate vi certe pravas.
Rohan:
Do nenio malbona se okazas fuŝo, kaj eble multe bona se ekpopularas kaj daŭradas glate: je ĉi tia kazo, kial ne provi?
Vi eble pravas. Sed povus ankaŭ esti ke jam ekzistas tro da projektoj, ĉiu havas propran ideon, propran planon, sed mankas la partoprenantoj.
.
Ĉu ne estas plej grave unue krei ie ajn tiun "aktivan kaj viglan diskutantaron" antaŭ ol pensi kiel varbi aliajn homojn?
Mi ne nepre celas ĉi tiun (Lernu-) forumon, eble ja eblas krei novan paĝaron, kie ĉiuj, lernantoj kaj spertuloj, povus partopreni. Eble iu "oficiala" institucio ja povus realigi tion, ekzemple la UEA.
.
La celo estu havi (almenaŭ) unu lokon, kie ĉiam eblas trovi aliajn Esperantistojn por vigle diskuti pri io ajn.

Kembali ke atas