ไปยังสารบัญ

La plej parolata planlingvo !

จาก Tarducci, 15 กันยายน 2009

ข้อความ 9

ภาษา: Esperanto

Tarducci (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2009, 07:22:50

"La plej parolata planlingvo" sekure venkos Esperanto, nur unu motivo, estas ke en Vikipedio estas pli ol 100.000 artikolojn esperantlingve. Kiu proponos tion? Chu UEA, SAT, au privata e-iston ? www.guinnessworldrecords.com Estu grandega varbilon !

Dozorca (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2009, 08:57:37

nonono senkulpa.gif

Oŝo-Jabe (แสดงโปรไฟล์) 18 ตุลาคม 2009, 07:37:43

Dozorca:nonono senkulpa.gif
Kio esta "nonono?" Tamen al la unua afiŝinto, kiel Guinness World Records kontrolu la parolantojn?

novatago (แสดงโปรไฟล์) 18 ตุลาคม 2009, 09:49:34

Oŝo-Jabe:...kiel Guinness World Records kontrolu la parolantojn?
Eble estas malfacile pruvi ke Esperanto estas la plej parolata planlingvo laŭ parolantoj sed oni povus estarigi rekordon pri la plej granda kunveno (eble ĉiujara) pri planlingvo kun la plej granda nombro je meznivelaj kaj altnivelaj parolantoj. Tiel ne estus problemo nek la klingona nek la elfa lingvo (mi ne scias ĉu vere estas kunvenoj pri la elfa). Kvankam laŭ mi, tio nur indus se la kunveno havus almenaŭ ĉirkaŭ 10 mil partoprenantojn. Alie ĝi ne estus tro bona varbilo.

Ĝis, Novatago.

Tarducci (แสดงโปรไฟล์) 18 ตุลาคม 2009, 14:19:10

novatago:
Oŝo-Jabe:...kiel Guinness World Records kontrolu la parolantojn?
Eble estas malfacile pruvi ke Esperanto estas la plej parolata planlingvo laŭ parolantoj sed oni povus estarigi rekordon pri la plej granda kunveno (eble ĉiujara) pri planlingvo kun la plej granda nombro je meznivelaj kaj altnivelaj parolantoj. Tiel ne estus problemo nek la klingona nek la elfa lingvo (mi ne scias ĉu vere estas kunvenoj pri la elfa). Kvankam laŭ mi, tio nur indus se la kunveno havus almenaŭ ĉirkaŭ 10 mil partoprenantojn. Alie ĝi ne estus tro bona varbilo. Nur Vikipedio, nun nombras 120000 artikoloj, tiun estas pruvon de disvastigado de la lingvo, estas la 22° lingvon plej parolata en Vikipedio. Por montri la viglecon kaj fortecon de la esperanta popolo.

Ĝis, Novatago.

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 18 ตุลาคม 2009, 23:07:15

estarigi
Ho, ĉu tio estas esperañto?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 19 ตุลาคม 2009, 18:35:46

Mi ne sukcesas prononci "Esperañto" - devus ja esti /esperanjto/ kaj nu ...
Ankaŭ mi preferus nomi tion "Esperañol" ridego.gif

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 19 ตุลาคม 2009, 18:36:57

bv forigi ĉi mesaĝon, mi akcidente klakis respondi anstataŭ redakti..

novatago (แสดงโปรไฟล์) 19 ตุลาคม 2009, 19:11:57

Rogir:
estarigi
Ho, ĉu tio estas esperañto?
Ĝi nur estas eraro komproneble. Mi volis diri starigi lango.gif.

Ĝis, Novatago.

กลับไปด้านบน