Al la enhavo

.eo aŭ .epo retadresoj

de Vilius, 2009-septembro-18

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Vilius (Montri la profilon) 2009-septembro-18 19:32:52

Ĉu Esperantaj organizacioj ne provis (aŭ provis, sed ne sukcesis?) ricevi la plej altan sferon de retadresoj (tiel mi tradukis "top-level domain name"). Estus tre bone havi ekzemple www.lernu.eo, aŭ www.lernu.epo, ĉu ne?

jchthys (Montri la profilon) 2009-septembro-18 20:02:29

Ĉu ne .eo estas por Estonio?

Mi pensas, ke tiaj retadresoj estas por landoj kaj ne por lingvoj. Tial mi pensas, ke .epo por Esperantaj retejoj ne ekzistu.

Ironchef (Montri la profilon) 2009-septembro-18 20:09:37

jchthys:Ĉu ne .eo estas por Estonio?
Mi pensas, ke tiaj retadresoj estas por landoj kaj ne por lingvoj. Tial mi pensas, ke .epo por Esperantaj retejoj ne ekzistu.
.ee = Estonio

Nu, oni volas ŝanĝigi kiel "TLD"-nomoj estos eldonitaj tial estas bona kialo por atingi "eo". Ekzemple, jam ekzistas ".info" kaj ".edu" kaj ".org" kiu ne estas landoj. Tamen, mi kredus ke estus pli verŝajna por havi ".lang" (lingvo) anstataŭ ion precize por esperanto.

Vilius (Montri la profilon) 2009-septembro-18 20:20:57

.ee estas por Estonio. .eo estas neokupita.
Domajnoj de plej alta nivelo ne estas nur por landoj. Ankaŭ por organizacioj (.nato), regionoj (.asia) kaj eĉ lingvoj (.cat)! Mi pensas, ke UEA eblus ricevi la .eo aŭ .epo domajnon, se ĝi volus.

Rogir (Montri la profilon) 2009-septembro-18 20:43:49

Pliege mi ŝatas .eo ol .epo . Kaj la ICANN, la organizo kio okupiĝas pri la disdono, ŝanĝis la politikon por ke ankaŭ kulturaj unuoj kiel urboj kaj lingvaj komunumoj povas ricevi propran plejsupran domumon.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-septembro-18 22:30:09

epo ankaŭ estas eritropoietino.

horsto (Montri la profilon) 2009-septembro-18 23:32:11

Frankouche:epo ankaŭ estas eritropoietino.
Eble ni kune kun partoprenantoj de la "Tour de France" povus uzi la saman domajnon (epo). Mi povas imagi ke posedi domajnon estas multekoste. Iu ja devas pagi tion, ĉu ne? okulumo.gif

nikko (Montri la profilon) 2009-septembro-19 06:33:55

Sendependa Kosovo jam havas domajnon, sendependa Osetio apenaŭ ekhavos. Estas domajnoj neŝtataj domajnoj .com .org .info ktp, Esperanto apenaŭ ekhavos propran .eo aŭ .epo. Tio ĉi estas pura politiko, al iuj ne plaĉas ideo de internacia lingvo, kaj tiuj uloj pagos por ke domajno .eo ne ekzistu, evidente pli multe ol esperantistoj povas pagi. sal.gif

formiĉjo (Montri la profilon) 2009-septembro-21 04:02:16

nikko:Sendependa Kosovo jam havas domajnon, sendependa Osetio apenaŭ ekhavos. Estas domajnoj neŝtataj domajnoj .com .org .info ktp, Esperanto apenaŭ ekhavos propran .eo aŭ .epo. Tio ĉi estas pura politiko, al iuj ne plaĉas ideo de internacia lingvo, kaj tiuj uloj pagos por ke domajno .eo ne ekzistu, evidente pli multe ol esperantistoj povas pagi. sal.gif
Ĉu ĉiuj Esperantistoj estas malriĉaj? Tiam MI pagos . Do, kiun mi pagas?

nikko (Montri la profilon) 2009-septembro-21 06:02:43

Jes, subaĉetu iun gravulon, sed ne forgesu preni kvitancon. lango.gif

Reen al la supro