Zum Inhalt

Kant-teksto

von Vulpfiro, 19. September 2009

Beiträge: 3

Sprache: Esperanto

Vulpfiro (Profil anzeigen) 19. September 2009 05:22:37

Mi verkis mian unuan kanton/poemon hodiaŭ. Mi esperas ke ĝi ne estas tre erara, ĉar estis verkita pro mian amon. okulumo.gif Mia fianĉino ĝuis ĝin, sed ŝi ne parolas Esperanton, do mi decidis vidigi ĝin ĉi tie.

Kelke da tekstoj ne estas komprenebla pro referencoj de okazojn ke ŝi kaj mi travivis.
Ekzemple: "kaj ŝatas ludduel' per marioneto" referencas ludon Darkstalkers. Ĝi rimis. okulumo.gif

-----

mi pentris per paŝtel'
kiam ekvidis bel' anĝel'
simila vivmiel'
kia rideto

mi uzis akvarel'
kiam mi trovis ŝia stel'
ke estis en ĉiel'
brila kometo

mia anĝel' kokcinel'
ŝi amas karusel'
kaj kisi sen ombrel'
kara portreto

mia anĝel' kokcinel'
ŝi gustumas karamel'
kaj ŝatas ludduel'
per marioneto

perdit-grifel'
'stas bagatel'
mi atendos ŝin,
ĉiam fidel'
ĉu dividos nin? ne neniel
mia kokcinel' anĝel' plej bel'
fina kanteto

---

Kaj (proksimume) angle:

I was painting with pastels,
when I caught sight of a beautiful angel,
like living honey,
what a smile

I was using water-colours,
when I found her star,
which was in the sky,
a brilliant comet

my angel ladybug,
she loves carousels,
and kissing without an umbrella,
a lovely portrait

my angel ladybug,
she savours caramel,
and loves to play fighting games,
as Marionette

a lost stylus,
is insignificant,
I will stay with her,
ever-faithful,
will we ever separate? no, not ever.
my ladybug angel most beautiful,
end of song

--------

Boneta aŭ terura? okulumo.gif

peteris92 (Profil anzeigen) 14. Oktober 2009 09:56:39

Bona! Mi vidas, ke vi konas esperanton tre bone, ĉar por skribi poemon, oni devas koni esperanton je alta nivelo.
Brakumojn! sal.gif

tommjames (Profil anzeigen) 14. Oktober 2009 10:57:19

En esperanto oni povas elizi la finaĵon "o" sed ne kiam sekvas ĝin "j" aŭ "n". Mi rimarkas ke kelkaj el viaj frazoj elizas la "o" kiam strikte tio ne eblas, ĉar la substantivo estas rekta objekto devanta havi "n". Jen ili:

kiam ekvidis bel' anĝel'
mi uzis akvarel'
kiam mi trovis ŝia stel'
ŝi amas karusel'
ŝi gustumas karamel'
kaj ŝatas ludduel'

La reguloj en poezio estas malpli striktaj ol normala parolado, sed mi tamen kredas ke viajn elizojn de "n" ĉe objektaj vortoj oni ĝenerale rigardus kiel erarojn.

Zurück nach oben