ไปยังสารบัญ

Pocio kaj Monsinjoro

จาก Oŝo-Jabe, 19 กันยายน 2009

ข้อความ 4

ภาษา: Esperanto

Oŝo-Jabe (แสดงโปรไฟล์) 19 กันยายน 2009, 07:20:28

Mi havas du demandojn:
1. Kio estas la diferenco inter pocio kaj eliksiro?
2. Laŭ vi, ĉu monsinjoro estas nur religia aŭ ankaŭ nereligia titolo? Se ĝi ankaŭ estas nereligia:
Kiom ĝentila ĝi estas?
Kiam oni uzu ĝin?

horsto (แสดงโปรไฟล์) 19 กันยายน 2009, 11:59:45

Oŝo-Jabe:Mi havas du demandojn:
1. Kio estas la diferenco inter pocio kaj eliksiro?
Laŭ mia vortaro:
pocio: [LISTO]
(farmacio) trinkaĵo, likva medikamento[/list]eliksiro: [LISTO]
(farmacio) kuraca trinkaĵo
(alĥemio) sorĉa trinkaĵo[/list]
Oŝo-Jabe:
2. Laŭ vi, ĉu monsinjoro estas nur religia aŭ ankaŭ nereligia titolo? Se ĝi ankaŭ estas nereligia:
Kiom ĝentila ĝi estas?
Kiam oni uzu ĝin?
Mi vidas nur religian signifon:
Distinga titolo donita de la papo al katolikaj ekleziuloj

crescence (แสดงโปรไฟล์) 19 กันยายน 2009, 17:03:28

horsto:
Mi vidas nur religian signifon:
Distinga titolo donita de la papo al katolikaj ekleziuloj
Titolo ankaŭ donita al la nobeloj (princo de Monako, ...)

russ (แสดงโปรไฟล์) 21 กันยายน 2009, 22:25:42

"eliksiro" estas oficiala (1OA) kaj povas esti aŭ medikamento aŭ magia trinkaĵo. Laŭ akademia difino, ĝi similas al la angla "elixir".
"pocio" estas nur PIVa vorto; laŭ PIV2002 ĝi estas "likva medikamento, pokulere trinkota". Ĝia signifo estas eble malpli klara, ĉar fojfoje oni ja vidas ĝin en senco de magia trinkaĵo.
Mi mem pli ofte vidas (kaj trovas pli tuje rekonebla) kaj preferas "eliksiro". Sed eble tio estas afero de, nu, gusto. ridulo.gif

"monsinjoro" estas neoficiala PIVa vorto, kiu tuj pensigis min misgvide pri riĉulo (mon-sinjoro). Sed laŭ PIV ĝi estas specife "honortitolo, donata de la papo", do evidente religia.

กลับไปด้านบน