المشاركات: 4
لغة: Esperanto
Oŝo-Jabe (عرض الملف الشخصي) 19 سبتمبر، 2009 7:20:28 ص
1. Kio estas la diferenco inter pocio kaj eliksiro?
2. Laŭ vi, ĉu monsinjoro estas nur religia aŭ ankaŭ nereligia titolo? Se ĝi ankaŭ estas nereligia:
Kiom ĝentila ĝi estas?
Kiam oni uzu ĝin?
horsto (عرض الملف الشخصي) 19 سبتمبر، 2009 11:59:45 ص
Oŝo-Jabe:Mi havas du demandojn:Laŭ mia vortaro:
1. Kio estas la diferenco inter pocio kaj eliksiro?
pocio: [LISTO]
(farmacio) trinkaĵo, likva medikamento[/list]eliksiro: [LISTO]
(farmacio) kuraca trinkaĵo
(alĥemio) sorĉa trinkaĵo[/list]
Oŝo-Jabe:Mi vidas nur religian signifon:
2. Laŭ vi, ĉu monsinjoro estas nur religia aŭ ankaŭ nereligia titolo? Se ĝi ankaŭ estas nereligia:
Kiom ĝentila ĝi estas?
Kiam oni uzu ĝin?
Distinga titolo donita de la papo al katolikaj ekleziuloj
crescence (عرض الملف الشخصي) 19 سبتمبر، 2009 5:03:28 م
horsto:Titolo ankaŭ donita al la nobeloj (princo de Monako, ...)
Mi vidas nur religian signifon:
Distinga titolo donita de la papo al katolikaj ekleziuloj
russ (عرض الملف الشخصي) 21 سبتمبر، 2009 10:25:42 م
"pocio" estas nur PIVa vorto; laŭ PIV2002 ĝi estas "likva medikamento, pokulere trinkota". Ĝia signifo estas eble malpli klara, ĉar fojfoje oni ja vidas ĝin en senco de magia trinkaĵo.
Mi mem pli ofte vidas (kaj trovas pli tuje rekonebla) kaj preferas "eliksiro". Sed eble tio estas afero de, nu, gusto.
"monsinjoro" estas neoficiala PIVa vorto, kiu tuj pensigis min misgvide pri riĉulo (mon-sinjoro). Sed laŭ PIV ĝi estas specife "honortitolo, donata de la papo", do evidente religia.