İçerik Görüntüleme

Ĉu vi konas esperantajn parolantojn ĉe via universitato/lernejo ktp?

başlangıç ceigered, 19 Eylül 2009

Mesajlar: 15

Dil: Esperanto

rufino (Profili görüntüle) 5 Ekim 2009 21:11:26

Mi ankoraŭ estas komencanto, sed mi partoprenas de malgrandan grupon cê mia universitato (Universidade Federal do Paraná - UFPR), kun proksimume 6 personojn.

En mia urbo ankaŭ troviĝas la Paranaa Esperanto-Asocio, do, dufoje monato, ni havas konversacio. okulumo.gif

fizikisto (Profili görüntüle) 7 Ekim 2009 20:32:29

Mi estas instruisto por uzado de programoj. Ĉi-semajne mi havas kvar lernantojn kaj unu el ili lernis Esperanton antaŭ pli ol 30 jaroj en lernejo. Bedaŭrinde hodiaŭ li ne plu scipovas multe da nia lingvo. Mi montris lernu! al li - eble li lernos denove.

diogotux (Profili görüntüle) 17 Ekim 2009 18:35:56

Lerni Esperanton estas facile, sed oni tuj forgesas se ne ekzistas praktikado ofta

CubeF (Profili görüntüle) 4 Şubat 2010 03:05:27

En mia universitata urbo estas forta Esperanta junulara klubo, plimulto da ni eĉ studas en sama universitato. Kaj feliĉe mia amiko rekomendis al mi Esperanton kiel studobjekton, mi per kreditoj de ĝi eĉ sukcesis semestron! Sen ĝi mi ŝajne havus problemojn en universitato...

Rogir (Profili görüntüle) 4 Şubat 2010 18:36:05

En mia urbo unu post unu eklernis pliaj Esperanton, do mi atendas, ke ni baldaŭ havos veran klubon.

Başa geri dön