Al contingut

Ĉu vi konas esperantajn parolantojn ĉe via universitato/lernejo ktp?

de ceigered, 19 de setembre de 2009

Missatges: 15

Llengua: Esperanto

ceigered (Mostra el perfil) 19 de setembre de 2009 7.36.05

Kiam mi komencis frekventi universitaton, mi esperis ke mi povus trovi aliajn esperantistojn sed mi ne sukcesis (bedaŭrinde). Plue, mi ne trovis iu ajn universitatan klubon. Ĉu vi konas/trovis esperantistojn ĉe via universitato aŭ lernejo (aŭ eĉ laborejo)? Kaj ĉu vi pensas ke esperantistoj estas malfacile trovata (ne interrete)?

horsto (Mostra el perfil) 19 de setembre de 2009 11.30.56

Estas preskaŭ ne eble hazarde trovi alian Esperantiston. Laŭ vikipedio estas inter cent mil kaj du milionoj da Esperantistoj sur la tero, la tuta nombro de homoj estas pli ol ses miliardoj, do la rilato estas inter 1/3000 kaj 1/60000.
Mi laboras en scienca centro havanta pli ol kvar mil kunlaborantoj. Oni povus pensi ke inter sciencistoj tiu rilato estas pli bona, sed mi ĝis nun ne trovis alian Esperantiston.
La problemo de la sciencistoj (kaj multaj aliaj homoj) en Germanujo estas ke ili estas devigitaj bonege regi krom la propran profesion ankaŭ la anglan lingvon, ĉar ĉiuj publikaĵoj (ankaŭ la propraj), preskaŭ ĉiuj prelegoj kaj multaj interparoladoj estas anglelingvaj. Do restas ne multa tempo kaj ĝis nun neniu kialo por lerni Esperanton.

Greyshades (Mostra el perfil) 19 de setembre de 2009 17.40.30

Mi ne konas esperantistojn apud mia lernejo... Mi lernantas kaj mi penantas instrui mia amon (koramikino), kiu volas lerni.

eikored85 (Mostra el perfil) 19 de setembre de 2009 19.15.25

Ĉe mia universitato, jes! Fakte, ĉe mia universitato (University of California at Berkeley), ni havas multajn kursojn de diversaj temoj kiuj estas instruataj de aliaj lernantoj, inter kiuj estas esperantaj kursoj. Bedaŭrinde, mi ne parolis esperanton kiam mi estis ĉe universitato, do mi neniam havis la okazon de instrui ĝin...

Rogir (Mostra el perfil) 19 de setembre de 2009 21.44.16

Mi konas unu en mia universitato, sed ni ne faras multe pri esperanto.

sazlik (Mostra el perfil) 20 de setembre de 2009 2.43.31

Ne, mi ne konas iu ajn, tiu parolas esperanton! Do, mia parolado ne estas tre bona. Sed me volas renkonti novaj personoj, ĉar mi pensas, ke ĝi estus tre bonega!

Tumppi1991 (Mostra el perfil) 20 de setembre de 2009 6.49.31

Mi konas neniun, kiu parolas E-on en mia urbo (mia urbo havas ĉirkaŭ 45 000/kvardek kvin mil homojn). malgajo.gif
Mi volus trovi aliajn geesperantistojn, kaj mi havas somere ĉemizo, kie ĉeestas teksto Esperanto, kaj nun mi atendas, ke iu venas kaj dirus al mi "saluton". rideto.gif

fulei (Mostra el perfil) 21 de setembre de 2009 3.20.24

Ĉe mia universitato (Hampshire College en Amherst, MA), ni havas malgrandan grupon, kiu nomas "Polyglot Collective" kaj lernas aliajn lingvojn. Origine ĝi estis esperanta grupo, do mi povos uzi esperanton ĉi-tie! Estas proksimume 3 aŭ 4 aliaj homoj kiu studas esperanton. Mi tre tre ekscitiĝas!

patrik (Mostra el perfil) 21 de setembre de 2009 5.47.06

Bedaŭrinde, ne. La E-o movado en Filipinoj estas nuntempe tre malviglega, kaj mi kaj goŝi [Japana E-isto, kiu nun laboras mialande] provos organizi renkontiĝon [en mia eks-universitato, eble] iam estontece. okulumo.gif

@Tumppi1991: Bonŝancon al vi! ^^

Rodrigoo (Mostra el perfil) 5 d’octubre de 2009 4.52.07

Mi ne konis, sed en tiu ĉi jaro, esperantisto ekstudis Ekonomion en universitato.
Poste, kiam oni vidis, en la koridoroj, min parolante en esperanto kun mia koramikino (kiu estas dana), multaj eklernis. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Tornar a dalt