去目錄頁

Ĉu tiu traduko estas senerara ?

crescence, 2009年9月20日

讯息: 9

语言: Esperanto

crescence (显示个人资料) 2009年9月20日上午11:35:48

Saluton !

Ĉu vi volas korekti ĉi tiun tekston :

La forumo estas infestata de mesaĝoj, kiuj enhavas nocajn ligilojn.
Kaŭze de sekureco, ni ĝin forigis.
Se vi deziras kontakti la kreinton de la retpaĝaro, de nun bonvolu utiligi la paĝon "Kontakto".


Mi dankas vin.

horsto (显示个人资料) 2009年9月20日下午12:12:06

Eble ne ĉiu komprenas "infesti" kaj "noca", do kial ne jene:
.
La formumo enhavis multajn mesaĝojn kiuj havas malutilajn ligilojn. Pro la sekureco de la uzantoj ni forigis ilin.
Se vi deziras kontakti la kreinton de la retpaĝaro, bonvolu uzi nun la paĝon "Kontakto".

crescence (显示个人资料) 2009年9月20日下午1:00:00

horsto:Eble ne ĉiu komprenas "infesti" kaj "noca"
Dankon al vi.

"Infesti" signifas (mi ĝin opinias, apud la legado de mia vortaro) "invadi". En la franca, "infester, envahir".
"noca" signifas (laŭ mi kaj mia vortaro) "kiu nocas", "kiu endanĝerigas". En la franca, "nuisible, dangereu_x".

Rogir (显示个人资料) 2009年9月20日下午1:19:01

Mi pensas ke la teksto de Horsto estas samsignifa sed pli bone komprenebla.

crescence (显示个人资料) 2009年9月20日下午2:25:19

horsto:.
La forumo enhavis multajn mesaĝojn kiuj havas malutilajn ligilojn. Pro la sekureco de la uzantoj ni forigis ilin.
Kial vi elektis "ilin", prefere al "ĝin", vorto, kiu anstataŭas "forumo" ?

Vilius (显示个人资料) 2009年9月20日下午2:57:37

crescence:
horsto:.
La forumo enhavis multajn mesaĝojn kiuj havas malutilajn ligilojn. Pro la sekureco de la uzantoj ni forigis ilin.
Kial vi elektis "ilin", prefere al "ĝin", vorto, kiu anstataŭas "forumo" ?
ilin = mesaĝojn
Estas malklare, kion vi forigis - la tutan forumon aŭ nur mesaĝojn.

crescence (显示个人资料) 2009年9月20日下午4:09:12

Vilius:
Estas malklare, kion vi forigis - la tutan forumon aŭ nur mesaĝojn.
Mi petas uzi nun la paĝon "Kontakto", ĉar la paĝo de la forumo estas forigita.

horsto (显示个人资料) 2009年9月20日下午8:53:22

crescence:
horsto:.
La forumo enhavis multajn mesaĝojn kiuj havas malutilajn ligilojn. Pro la sekureco de la uzantoj ni forigis ilin.
Kial vi elektis "ilin", prefere al "ĝin", vorto, kiu anstataŭas "forumo" ?
Pardonu, mi pensis ke vi forigis la mesaĝojn kaj ne la tutan forumon.

crescence (显示个人资料) 2009年9月21日上午5:28:49

horsto:
Pardonu, mi pensis ke vi forigis la mesaĝojn kaj ne la tutan forumon.
Denove multan dankon pro via helpo.

回到上端