შინაარსის ნახვა

99 Luftballons Esperante

gyrus-ისა და 20 სექტემბერი, 2009-ის მიერ

შეტყობინებები: 1

ენა: Esperanto

gyrus (მომხმარებლის პროფილი) 20 სექტემბერი, 2009 20:26:33

Mi pensis ke mi jam skribis ĉi tiun sed ĝi ne aperis.

Mi tradukis la kantaĵon "99 Luftballons" de Nena Esperante ĉar mi opinias ke la kontraŭmilita mesaĝo konsentas kun Esperanto. Verŝajne vi findos erarojn sed mi faris ĉi tiun por esti kantita do ĝi rimas. Tial se vi volas ŝanĝi ion ajn bonvolu ne ruinigi la rimecon aŭ aldoni/malaldoni tro multe da silibalojn.

Se vi havus la tempon
Mi kantus unu kantaĵon
Pri naŭdek naŭ balonoj
Sur la voj' al l' ĉieloj

Se vi pensus pro mi
Mi kantus unu kantaĵon
Pri naŭdek naŭ balonoj
Kaj ĉiu de tiaj okazoj

Naŭdek naŭ balonoj
Sur la voj' al l' ĉieloj
Rigarditaj kiel NIFOj
Sendita de l' generaloj
Fluganta roto en l' aer'
Por alarmi se estus ver'
Sed estis nur en l' ĉieloj
Nur naŭdek naŭ balonoj

Naŭdek naŭ ajutebenoj
Armeo de bataliloj
Rigarditaj kiel Kapitan' Kirk (Kerk)
Estis grandegega verk'
La najbaroj ne komprenis
Kaj ankaŭ ege koleris
Pafitaj en la ĉieloj
Restis naŭdek naŭ balonoj

Naŭdek naŭ militmastroj
Alumetoj, benzinskatoloj
Ili pensis ke si ruzegas
Pensis ke si venkas
Volis militon, potencon
Kiu pensitus tion?
Ke estus tiaj hororoj
Pro naŭdek naŭ balonoj

Naŭdek naŭ jaroj da milit'
Donas nenion al la venkant'
Militmastroj nun ne estas
Kaj nenio estas flugant'
Hodiaŭ mi promenas
Vidas la mondon, mortant'
Trovas unu balonon
Pensas pro vi kaj forlasas ĝin

ზემოთ დაბრუნება