Към съдържанието

NEO: plan-lingvo kreita de Arturo Alfandari

от Terano, 21 септември 2009

Съобщения: 21

Език: Esperanto

Terano (Покажи профила) 20 юни 2010, 16:29:06

Saluton karaj amikoj

Mi ghojas informigi vin, ke plena e-kopio de la libro "Rapid method of NEO" estas akirebla nun in Interreto.

Vi povas preni ghin ĉi-tie: http://amikos-de-neo.blogspot.com/p/vita-kurso.h...

Formato de la libro estas senteksta DJVU. Grando estas 4,6 Mb

Amike, Ivan

qwertz (Покажи профила) 23 юни 2010, 09:23:16

eurimaco:
Mi kredas ke ghis nun Esperanto estas la sola lingvo povanta tauhgi por kunigighi la homaro. Pri tio ni havas sufichajn provojn. Ni ne devos nei chi tion. Mi reale kredas ke vi kongruas kun mi. Chu mi divenis?
NEO ŝajne estas rafina Esperanto. Erich Weferling: Einführung in die internationale Sprache NEO (germane)

Terano:Ĝi bone funkcias por mi. Verŝajne vi uzas oldan krozilon (programon por interret).
Tiu ligilo ne funkcias.
Oni definitiva bezonas speciala DjVu legilo (viewer) aŭ DjVu retfoliumilo kromprogramo (plug-in). Eble vi povus uzi "pdf printer" programilo por facila kreado de pli multe diskoniĝis pdf-formaton. (FreePDF, Bullzip PDF Printer k.t.p.)

sinjoro (Покажи профила) 23 юни 2010, 10:18:11

mi ŝatas la vorton dengo (mono) en tiu lingvo; ŝajne rusdevena rideto.gif

Terano (Покажи профила) 26 юни 2010, 09:27:42

sinjoro:mi ŝatas la vorton dengo (mono) en tiu lingvo; ŝajne rusdevena rideto.gif
Pli ĝuste, "dengo" estas turkdevena vorto en la rusa lingvo. Mi pensas tio montras avantaĝon de la lingvo kiel pli neŭtrala internacia lingvo ridulo.gif

utku (Покажи профила) 26 юни 2010, 10:40:53

Terano:Pli ĝuste, "dengo" estas turkdevena vorto en la rusa lingvo. Mi pensas tio montras avantaĝon de la lingvo kiel pli neŭtrala internacia lingvo ridulo.gif
Sed mi neniam aŭdis vorton kiel dengo.

Mi ne legis vian laboron tute sed mi vidas vortojn kiel pova (malriĉa), olda (maljuna). Ĉu tio signifas ke Neo havas pli multajn radikojn lerni, aŭ ĝi havas alian meĥanismon por malmultigi la kvanton de uzendaj radikvortoj?

Sxak (Покажи профила) 26 юни 2010, 14:38:09

utku:
Terano:Pli ĝuste, "dengo" estas turkdevena vorto en la rusa lingvo. Mi pensas tio montras avantaĝon de la lingvo kiel pli neŭtrala internacia lingvo ridulo.gif
Sed mi neniam aŭdis vorton kiel dengo.
Eble vi tamen konas la vorton similan al "tanga" por "mono" aŭ monunuo?

utku (Покажи профила) 26 юни 2010, 15:25:01

Ŝak:Eble vi tamen konas la vorton similan al "tanga" por "mono" aŭ monunuo?
Ne. En kiuj lingvoj tia vorto ekzistas? Mi nur povis trovi Ĉuvaŝa тенкĕ, sed ne estas certa pri ĝia signifo.

sinjoro (Покажи профила) 27 юни 2010, 10:28:24

Do, fiaskis pruvi la turkan devenon de la vorto rideto.gif

Sxak (Покажи профила) 27 юни 2010, 13:29:13

utku:
Ŝak:Eble vi tamen konas la vorton similan al "tanga" por "mono" aŭ monunuo?
Ne. En kiuj lingvoj tia vorto ekzistas? Mi nur povis trovi Ĉuvaŝa тенкĕ, sed ne estas certa pri ĝia signifo.
Eble ĉuvaŝa "тенкĕ"
Sed ankaŭ: Kazaĥia monunuo tenge
En nia interreto enkaŭ estas skribite, ke en mezepoko tanga aŭ tenga estis arĝenta monero en multaj centraziaj ŝtatoj kaj tiu vorto devenas de al turka tamga "signo, monera stampilo"
kaj en la rusa traduko de la fabeloj pri Nasreddin tiu tanga estas multe menciata.

utku (Покажи профила) 27 юни 2010, 14:08:38

Ŝak:Eble ĉuvaŝa "тенкĕ"
Sed ankaŭ: Kazaĥia monunuo tenge
En nia interreto enkaŭ estas skribite, ke en mezepoko tanga aŭ tenga estis arĝenta monero en multaj centraziaj ŝtatoj kaj tiu vorto devenas de al turka tamga "signo, monera stampilo"
kaj en la rusa traduko de la fabeloj pri Nasreddin tiu tanga estas multe menciata.
Jes, tiu vorto estas konata kaj kiel tamga (historia tamga) kaj kiel damga (signo/sigelo). La spuro de dengo nun estas trovita. Verŝajne ĝi estas mongola pruntvorto.

Обратно нагоре