去目錄頁

Idistoŝerco

fizikisto, 2009年9月21日

讯息: 46

语言: Esperanto

Aslan (显示个人资料) 2009年9月22日下午3:29:51

(Pardonu min por ĉi tiu terura ŝerco)

Kiom da terpomoj mortigas irlandanon? Neniom!

Matthieu (显示个人资料) 2009年9月22日下午3:33:31

En Francujo, tiaj ŝercoj ofte temas pri belgoj.

jchthys (显示个人资料) 2009年9月23日下午6:30:39

En Usono la ŝercoj estas pri poloj.

Oŝo-Jabe (显示个人资料) 2009年9月23日下午8:45:45

jchthys:En Usono la ŝercoj estas pri poloj.
Fakte, la ŝercoj en Usono estas pri iu ajn. Kelkaj estas pri meksikanoj, kanadanoj, irlandanoj, nigruloj, blankuloj, blonduloj, riĉuloj, malriĉuloj, kristanoj, judoj, angloj, ĉinoj, poloj aŭ frenezuloj ktp.

jan aleksan (显示个人资料) 2009年9月23日下午9:44:50

Oŝo-Jabe:
jchthys:En Usono la ŝercoj estas pri poloj.
Fakte, la ŝercoj en Usono estas pri iu ajn. Kelkaj estas pri meksikanoj, kanadanoj, irlandanoj, nigruloj, blankuloj, blonduloj, riĉuloj, malriĉuloj, kristanoj, judoj, angloj, ĉinoj, poloj aŭ frenezuloj ktp.
Nu... prefereble diru pri kiuj la usonaj ŝercoj ne temas ^^

Rogir (显示个人资料) 2009年9月23日下午11:13:03

Samŝercanaj francoj! Ni Nederlandanoj ankaŭ priŝercas la Belgojn!

Sxak (显示个人资料) 2009年9月24日上午4:45:06

Kaj en Rusio - ĉukĉojn (Ĉukĉoj estas popolo, loĝanta en la ekstreme orienta parto de Eŭrazio, en la Ĉukĉa duoninsulo, kontraŭ Alasko)

jchthys (显示个人资料) 2009年9月24日下午2:23:41

Rogir:Samŝercanaj francoj! Ni Nederlandanoj ankaŭ priŝercas la Belgojn!
Kaj la nederlandanojn la belgoj…

“Kiel belgo kaptas katon?”—“Li ĵetas birdon en l’ aeron!”

“Kiel oni frenezigas nederlandanon?”—“Per meti lin en rondan ĉambron kaj diri al li, ke estas monero en l’ angulo!”

Miland (显示个人资料) 2009年9月24日下午7:52:29

horsto:
Miland:Ja amuze, tamen mi preferus ne portreti Esperantistojn kiel kanajloj!
Kaj idistojn ne kiel stultulojn? okulumo.gif
Vi pravas, mi forgesis la akuzativon!

fizikisto (显示个人资料) 2009年9月24日下午9:19:33

jchthys:“Kiel oni frenezigas nederlandanon?”—“Per meti lin en rondan ĉambron kaj diri al li, ke estas monero en l’ angulo!”
Tiun ŝercon mi konas pri Orientfrisoj.

回到上端