K vsebini

Idistoŝerco

od fizikisto, 21. september 2009

Sporočila: 46

Jezik: Esperanto

fizikisto (Prikaži profil) 21. september 2009 12:49:05

Du idistoj kaj du esperantistoj volas veturi per trajno. La idistoj aĉetas du biletojn, sed la esperantistoj aĉetas nur unu. Diras idisto al sia kunulo: "Ĉu vi vidis la esperantistojn? Ili aĉetis ja nur unu bileton!"

Poste en la trajno, konduktoro proksimiĝas. La esperantistoj kune iras al la necesejo. Kiam la konduktoro vidas, ke la necesejo estas okupita, frapante la pordon li diras "Bonvolu la bileton!". La bileto ŝoviĝas sub la pordo, kaj vidinte la bileton, la konduktoro reŝovas ĝin sub la pordo.

La sekvantan matenon, denove la idistoj kaj la esperantistoj volas trajni. Ĉi-foje la idistoj aĉetas nur unu bileton. Sed la esperantistoj aĉetas neniun bileton!

Kiam poste en la trajno la konduktoro proksimiĝas, la idistoj iras necesejen. Unu el la esperantistoj iras al la pordo kaj, frapante la pordon, diras "Bonvolu la bileton!"...

Miland (Prikaži profil) 21. september 2009 15:14:51

Ja amuze, tamen mi preferus ne portreti Esperantistojn kiel kanajlojn!

Miland (Prikaži profil) 21. september 2009 15:14:51

* ripetita akcidente *

Miland (Prikaži profil) 21. september 2009 15:14:51

* ripetita akcidente *

Miland (Prikaži profil) 21. september 2009 15:14:51

* ripetita akcidente *

horsto (Prikaži profil) 21. september 2009 15:40:09

Miland:Ja amuze, tamen mi preferus ne portreti Esperantistojn kiel kanajloj!
Kaj idistojn ne kiel stultulojn? okulumo.gif

fizikisto (Prikaži profil) 21. september 2009 20:38:31

Ĉu en via lando ekzistas regiono aŭ grupo da homoj, kiuj ludas la rolon de la Idistoj? En Germanio, kelkfoje la Orientfrisoj (la homoj de orienta Frisujo) estas mokataj en ŝercoj.

Se vi konas tiajn ŝercojn, me ŝatus legi ilin Esperante!

Hispanio (Prikaži profil) 22. september 2009 00:27:53

En mia lando oni mokas homojn de vilaĝo kiu nomiĝas Lepe, en Andaluzio (sude de Hispanujo).

Ekzemple: Kial la Lepe-anoj neniam eniras en la kuirejo? Ĉar estas ujo kun la nomo "salo".

Pro tio, ke ĝi perdas la ŝercon, estas pli bone dirata per la hispana: ¿Por qué los de Lepe nunca entran en la cocina? Porque hay un bote que dice "sal" (sal = eliru).

fizikisto (Prikaži profil) 22. september 2009 07:24:02

Kial la bestoĝardeno en Orientfrisujo devis fermiĝi?

Ĉar la besto foriris.

Cosi (Prikaži profil) 22. september 2009 08:06:10

En Pollando oni mokas loĝantojn de Wąchock - urbo/vilaĝo en centra Pollando - kaj ĝian urbestron.

Nazaj na začetek