Rakonto Tre Simpla
von Novico Dektri, 21. September 2009
Beiträge: 3
Sprache: Esperanto
Novico Dektri (Profil anzeigen) 21. September 2009 20:55:20
Benjameno
horsto (Profil anzeigen) 23. September 2009 10:48:55
Oŝo-Jabe (Profil anzeigen) 25. September 2009 05:26:13
Historio Tre Simpla
Mi volus rakonti al vi tre simplan historion. Ĝi verŝajne ne ŝajnos al vi esti tiom speciala kaj mi ne volas trookupi vian tempon, do mi igos mian parolon tiom mallonga, kiom eblas.
Mi aniĝis al universitata kurso pri psikologio pro mia amiko. Ni kune venadis lernejon ekde infanĝardeno kaj mi ĉiam imitis ŝin. Je la tria jaro ĉe universitato ŝi ekkonis iun ulon kaj foriris por eksterlande studi. Tiam estis la unua fojo, kiam mi ne povis iri kun ŝi. Mi sukcesis pri ĉiu ekzameno kaj unu el la prelegistoj demandis al mi ĉu mi volus verki mian diploman* eseon pri la psikologia profilo* de partoprenantoj en realecaj televidaĵoj. Kvankam mi ne spektadis tiom televidon ĉar mi okupis miajn vesperojn per librolegado, mi akceptis la proponon ĉar rezulte mi ne devis pripensi alian temon. Mi baldaŭ eltrovis ke la prelegisto subskribis kontrakto kun aparta televida stacio kaj li pagiĝos pro mia laboro, sed tio ne ĝenis min. Diplomo estas diplomo kaj vi devas iel ricevi ĝin. Mi testis kandidatojn kaj elektis tiujn, kiuj kunvivos dum kelkaj monatoj. Ĉar la televidaĵo estis farita sub fremda permesilo, la produkistoj sciis ekzakte tion, kion la spektantoj volis kaj mi havis ordonojn pri kiuj psikologiaj profiloj ne bone taŭgas por vivi for de aliuloj. Mi devis elekti personojn kiuj estas malsamaj inter ili, sed ankoraŭ ene en la mezo, neniam iun ajn kiu estis tre speciala. Post mi diplomiĝis, miaj vesperoj fariĝis neokupitaj kaj mi subite ekhavis multan tempon por spekti la televidaĵon, sed ĝi jam finiĝis. Mi aŭdis ke ĝi sukcesis kaj infanoj aparte ŝatas la kanditatojn kiujn mi elektis.