Al la enhavo

Ni faru raktonton…

de jchthys, 2009-septembro-28

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-septembro-28 01:38:26

…po kvin vortoj en afiŝo. Mi komencos per kvin vortoj, kaj iu alia sekvu per pluaj kvin vortoj. Tial ni finfine finos rakonton per kvinvortaj eroj.

La Esperanta-rana kvinvortera rakonto

Estas amikoj, knabo kaj knabino,

Rohan (Montri la profilon) 2009-septembro-28 05:18:44

jchthys:Estas amikoj, knabo kaj knabino,
kiujn gene modifis enuanta eksterterulo

formiĉjo (Montri la profilon) 2009-septembro-28 07:30:52

Rohan:
kiujn gene modifis enuanta eksterterulo
sed ili havis nenian ideo.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-septembro-28 07:52:19

Estas amikoj, knabo kaj knabino,
kiujn gene modifis enuanta eksterterulo,
sed ili havis nenian ideon.
Ili vivis en malgranda urbeto

dobri (Montri la profilon) 2009-septembro-28 07:55:40

kiu ŝajnis esti preskaŭ vilaĝo

Rohan (Montri la profilon) 2009-septembro-28 09:21:08

Unutage manifestiĝis iliaj superhomaj kapabloj,

horsto (Montri la profilon) 2009-septembro-28 10:15:07

Rohan:Unutage manifestiĝis iliaj superhomaj kapabloj,
ili estis ludantaj kiam subite

qwertz (Montri la profilon) 2009-septembro-28 15:45:28

( rimlisto )

jchthys (Montri la profilon) 2009-septembro-28 22:02:01

Estas amikoj, knabo kaj knabino,
kiujn gene modifis enuanta eksterterulo,
sed ili havis nenian ideon.
Ili vivis en malgranda urbeto,
kiu ŝajnis esti preskaŭ vilaĝo.

Unutage manifestiĝis iliaj superhomaj kapabloj.
Ili estis ludantaj, kiam subite
leono aperis por manĝi ilin.

horsto (Montri la profilon) 2009-septembro-28 23:25:48

La leono proksimiĝis, laŭtege blekante

Reen al la supro