Mergi la conținut

Rekomendataj esperantaj originalaj verkoj

de greenmanwitch, 29 septembrie 2009

Contribuții/Mesaje: 3

Limbă: Esperanto

greenmanwitch (Arată profil) 29 septembrie 2009, 10:52:30

Mi volas legi originalajn verkojn en nia internacia lingvo. Precipe, mi volas legi humurajn librojn. Elektronikaj-Libroj estus preferataj.

Ĉu iuj havas iajn rekomendojn?

sinjoro (Arată profil) 29 septembrie 2009, 11:19:29

greenmanwitch:Mi volas legi originalajn verkojn en nia internacia lingvo. Precipe, mi volas legi humurajn librojn. Elektronikaj-Libroj estus preferataj.

Ĉu iuj havas iajn rekomendojn?
Mi rekomendas la verkaron de Raymond Schwartz.

le_chaz (Arată profil) 29 septembrie 2009, 13:25:43

greenmanwitch:Ĉu iuj havas iajn rekomendojn?
Jes, William Auld havas ridulo.gif

Li iam publikigis liston de la originalaj verkoj, kiujn li konsideras legendaj. La aktualigita versio estas tie.

En tiu listo estas "Kredu min, sinjorino" de Cezaro Rosseti, kiun mi aparte rekomendas al vi. Se vi volas legi amuzan libron, ĝi estu via elekto. Krom tiuj de Raymond Schwartz kompreneble ridulo.gif

Înapoi mai sus