Til innholdet

loko de la adjektivo en via lingvo

fra crescence,2009 9 30

Meldinger: 20

Språk: Esperanto

Sxak (Å vise profilen) 2009 10 1 09:42:44

Eleuter:...
Dankon pro la bona kaj interesa klarigo! Nun mi komprenis!

Kaj laŭ la temo mi povas diri, ke en la rusa ne ekzistas tiu interesa regulo, ke se adjektivo kun substantivo formas unu nocion, do ilia relativa loko estas alia, sed ĉio alia en la rusa estas sama kiel en la pola.
Do kutima ilia loko estas "adjektivo substantivo", sed ili povas interŝanĝi la lokon en poezio, en oftaj vortkombinoj, ktp...
Mi persone opinias, ke la vortordo "substantivo adjektivo" pli taŭgas por la lingvoj kun malmultaj formoj de adjektivoj kaj substantivoj (por Eo ekzemple). Ĉar se adjektivo havas subfrazon, adjektivo kaj substantivo povas tre distanci unu de la alia, kio ne estas bona, se ili ne estas martikaj per la sama kazo.
Do por la frazo "blankaj fingroj" por mi ne gravas la vortordo, sed se tiuj fingroj estas blankaj ekzemple pro la longa promeno en la malvarma akvo, do la frazo "blankaj pro la longa promeno en la malvarma akvo fingroj" ne estas bone kaj facile perceptebla. En la rusa kaj la pola la similaj frazoj estas perceptataj facile pro la multaj kazoj, sed en Eo mi preferas ŝanĝi ĉi tie la vortordon al "fingroj, blankaj pro la longa promeno en la malvarma akvo"

PS. Pri la pola: cetere "dzien dobry" kaj "dobry wieczor" ridulo.gif

darkweasel (Å vise profilen) 2009 10 3 17:06:34

En la germana, ĉiuj adjektivoj estas antaŭ la substantivo, kaj tial mi havas egajn problemojn pri la loko de la adjektivoj lernante la francan, ĉar tie estas malsame por ĉiu adjektivo.

Tamen en la germana oni malmultfoje legas postmetitajn adjektivojn en poezio, ekzemple la krista preĝo "Patro Nia" estas "Vater unser" kaj ne "Unser Vater"

crescence (Å vise profilen) 2009 10 3 17:37:39

darkweasel: kaj tial mi havas egajn problemojn pri la loko de la adjektivoj lernante la francan,
La Francoj mem ne scias, kial kelkaj adjektivoj lokaĝas antaŭ la substantivo, kaj kelkaj aliaj lokaĝas malantaŭ.

Crescence

Sxak (Å vise profilen) 2009 10 4 00:35:22

darkweasel:

Tamen en la germana oni malmultfoje legas postmetitajn adjektivojn en poezio, ekzemple la krista preĝo "Patro Nia" estas "Vater unser" kaj ne "Unser Vater"
"unser" (nia) estas pronomo kaj ne adjektivo laŭ mia kompreno ĉu ne? Mi konsentas, ke ĝi havas multajan adjektivajn ecojn, sed mi volas atentigi vin, ke se vi volas tiom ĝenraligi tiun nocion, do ne forgesu rakonti, kia estas relativa logko en la germana en la vortkombinoj kiel "io nova". Ĉu "neu etwas" aŭ tamen "etwas neu"?

darkweasel (Å vise profilen) 2009 10 4 08:38:46

"etwas Neues" fakte ...

Sxak (Å vise profilen) 2009 10 4 08:46:29

darkweasel:"etwas Neues" fakte ...
PArdonon, pri la finaĵo mi eraris. Sed oni povas vidi, ke ankaŭ ĉi tie la loko de adjektivo estas dua, ĉu ne?

darkweasel (Å vise profilen) 2009 10 4 10:22:12

Jes ja, prave.

horsto (Å vise profilen) 2009 10 4 10:52:25

Ŝak:
darkweasel:"etwas Neues" fakte ...
PArdonon, pri la finaĵo mi eraris. Sed oni povas vidi, ke ankaŭ ĉi tie la loko de adjektivo estas dua, ĉu ne?
Fakte "Neues" rolas ĉi tie kiel substantivo, tial ĝi estas skribita kun majuskla komenca litero.

Sxak (Å vise profilen) 2009 10 4 11:02:35

horsto:
Fakte "Neues" rolas ĉi tie kiel substantivo, tial ĝi estas skribita kun majuskla komenca litero.
hm. Kaj ĉu en la germana povas esti la vortkombino "io adjektivo"? Se jes, do kiun lokon ĉi tie okupas adjektivo?
Mi neniam vidis, ke iu esperantisto kun hindeŭropa denaska lingvo ie skribus "adjektivo io", do mi konkludas, ke la vortordo "io adjektivo" estas kutima en ĉiuj hindeŭropaj lingvoj, ĉu mi ne pravas?

pohli (Å vise profilen) 2009 10 9 08:47:43

Ŝak:
horsto:
Fakte "Neues" rolas ĉi tie kiel substantivo, tial ĝi estas skribita kun majuskla komenca litero.
hm. Kaj ĉu en la germana povas esti la vortkombino "io adjektivo"? Se jes, do kiun lokon ĉi tie okupas adjektivo?
Mi neniam vidis, ke iu esperantisto kun hindeŭropa denaska lingvo ie skribus "adjektivo io", do mi konkludas, ke la vortordo "io adjektivo" estas kutima en ĉiuj hindeŭropaj lingvoj, ĉu mi ne pravas?
"etwas Neues" tradukiĝas laŭvorte kiel "iu novo", kvankam ĝi havas la sencon de "io nova". Oni ne povas diri "Neues etwas". Eblas la frazo "Das ist ein neues Etwas", sed tio estas vortludo kaj signifas "Tio estas nova aĵo" (la majuskla E ankaŭ ĉi tie montras la substantiviĝo de "Etwas").

Jes, "io [adjektivo]" estas kutima al mi kiel germanparolanto (kvankam Esperanto ja permesas ambaŭ ordojn), sed "io adjektivo" devas esti "iu adjektivo", kiun vi certe ne volis diri okulumo.gif

Tibake til toppen