Al la enhavo

Aktoroj de Mazi kaj Familio bonvolo

de victornino, 2009-oktobro-02

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

victornino (Montri la profilon) 2009-oktobro-02 17:57:24

Ĉu vi konas al iu aktoro kiu partoprenis en la registrado de la kurso "Pasporto al la tuta mondo"? kie ili estas? ĉu ili estas aktivaj esperantistoj nun?

Kaj la sama demando pri la aktoroj kiuj voĉe kreis la amuzan videan serion: Mazi en gondolando.

sal.gif

victornino (Montri la profilon) 2009-oktobro-02 21:41:56

Miko Sloper (Georgo) en NASK 2000
video angle

Miland (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 11:42:18

Pri la familio Bonvolo, mi renkontis 'Georgo' (Mike Sloper, vestita kiel greka filozofo!) je la UK en Roterdamo pasintjare. Li konsentis ke la DVD de la kurso estas multekosta, sed klarigis ke la farado de tia serio kostas multe.

La filino-skulptistino Helena (Jennifer Bondelid, nee Korp) estas dancistino; jen rilata retpaĝo.

victornino (Montri la profilon) 2009-novembro-03 09:28:06

Dankon Miland, interese ridulo.gif

Mi ne certas, sed ŝajnas al mi ke la farado de tiaj serioj esta nuntempe malpli multekosta, ĉar ĝenerale iu ajn povus havi kameraon, komputilon, kpt.

Por ekzemplo, hispanlingve estas kurso pri la japana lingvo, farita de iu hispanulo kiu loĝas en japanio. Kompreneble ĝi estas pli simpla ol "Pasporto..." sed sufiĉe efika: http://japoneando.com/ Mi demandas min, kial ne ekzistas tiaj videoj en esperanto.

Aliparte, la serioj kiel Mazi ja estas pli komplikaj pro tio, ke desegnaj specialistoj necesas.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-03 11:59:55

victornino:..ĝenerale iu ajn povus havi kameraon, komputilon, ktp.
Por ekzemplo, hispanlingve estas kurso pri la japana lingvo.. Mi demandas min, kial ne ekzistas tiaj videoj en esperanto.
Nu, eble vi faros tian videon iutage, se estas tiel facile! Sed krom filma ekipaĵo, temas pri multaj aliaj spertecoj - eduka, lingva, arta, eldona, ktp. Do mi suspektas ke produkti iu ajn bonkvalitan kurson kostas tre multe. Eble lernu! teamanoj povas konfirmi tion.

victornino (Montri la profilon) 2009-novembro-03 12:36:15

"eduka, lingva, artista, eldona"

precize tiu serio ne estas altkvalita rilate al arto, videostilo, eldono (la libroj estas certe malbonaj, ekde nia nuna vidpunkto). Sed Aliparte ĝi estas mirinda laboro. "La pasporta.." ne aspektas profesia vidkreaĵo, tamen eblas ke vi pravas pri atingi bonkvalitan nivelon pri edukadaj trajtoj.

Reen al la supro