前往目錄

Aktoroj de Mazi kaj Familio bonvolo

貼文者: victornino, 2009年10月2日

訊息: 6

語言: Esperanto

victornino (顯示個人資料) 2009年10月2日下午5:57:24

Ĉu vi konas al iu aktoro kiu partoprenis en la registrado de la kurso "Pasporto al la tuta mondo"? kie ili estas? ĉu ili estas aktivaj esperantistoj nun?

Kaj la sama demando pri la aktoroj kiuj voĉe kreis la amuzan videan serion: Mazi en gondolando.

sal.gif

victornino (顯示個人資料) 2009年10月2日下午9:41:56

Miko Sloper (Georgo) en NASK 2000
video angle

Miland (顯示個人資料) 2009年10月29日上午11:42:18

Pri la familio Bonvolo, mi renkontis 'Georgo' (Mike Sloper, vestita kiel greka filozofo!) je la UK en Roterdamo pasintjare. Li konsentis ke la DVD de la kurso estas multekosta, sed klarigis ke la farado de tia serio kostas multe.

La filino-skulptistino Helena (Jennifer Bondelid, nee Korp) estas dancistino; jen rilata retpaĝo.

victornino (顯示個人資料) 2009年11月3日上午9:28:06

Dankon Miland, interese ridulo.gif

Mi ne certas, sed ŝajnas al mi ke la farado de tiaj serioj esta nuntempe malpli multekosta, ĉar ĝenerale iu ajn povus havi kameraon, komputilon, kpt.

Por ekzemplo, hispanlingve estas kurso pri la japana lingvo, farita de iu hispanulo kiu loĝas en japanio. Kompreneble ĝi estas pli simpla ol "Pasporto..." sed sufiĉe efika: http://japoneando.com/ Mi demandas min, kial ne ekzistas tiaj videoj en esperanto.

Aliparte, la serioj kiel Mazi ja estas pli komplikaj pro tio, ke desegnaj specialistoj necesas.

Miland (顯示個人資料) 2009年11月3日上午11:59:55

victornino:..ĝenerale iu ajn povus havi kameraon, komputilon, ktp.
Por ekzemplo, hispanlingve estas kurso pri la japana lingvo.. Mi demandas min, kial ne ekzistas tiaj videoj en esperanto.
Nu, eble vi faros tian videon iutage, se estas tiel facile! Sed krom filma ekipaĵo, temas pri multaj aliaj spertecoj - eduka, lingva, arta, eldona, ktp. Do mi suspektas ke produkti iu ajn bonkvalitan kurson kostas tre multe. Eble lernu! teamanoj povas konfirmi tion.

victornino (顯示個人資料) 2009年11月3日下午12:36:15

"eduka, lingva, artista, eldona"

precize tiu serio ne estas altkvalita rilate al arto, videostilo, eldono (la libroj estas certe malbonaj, ekde nia nuna vidpunkto). Sed Aliparte ĝi estas mirinda laboro. "La pasporta.." ne aspektas profesia vidkreaĵo, tamen eblas ke vi pravas pri atingi bonkvalitan nivelon pri edukadaj trajtoj.

回到上端