Al la enhavo

Kial vi lernas Esperanton?

de hoplo, 2007-marto-03

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

hoplo (Montri la profilon) 2007-marto-03 09:55:54

Mi lernas de unu monato Esperanton. Por mi ĝi estas la dekan lingvon kaj la plej facila. Mi konis Esperanton pro amika familia, kiuj ĉiuj parolas Esperanton kaj ĉiam vojaĝas al Esperanto lando je finjaro. Kiam mi malkovris la brazilan kurson en interreto mi komencis lerni. Studi kaj lerni novajn lingvojn plaĉas al mi. Sed... kio fari kun Esperanto....
Kio motivigas al vi lerni Esperanton?
Mi ĝojas ricevi multajn respondojn el tuta mondo.
Ĝis baldaŭ
Bettina

melindeke (Montri la profilon) 2007-marto-03 17:27:25

mi estas denaska do mi ne lernis esperanton sed mi ja scias kion fari per ĝi!!
oni simple povas vojaĝi al iu familio el pasporta servo el iu ajn lando, kiel vi amikiĝas tre facile kun homoj el aliaj landoj oni povas komuniki kun multege da homoj sen lingva problemo kaj ĝi ankau helpis min por lerni aliaj lingvoj kiel la francan kaj la latinan ktp... ridulo.gif
-xxx-

Alekso (Montri la profilon) 2007-marto-04 02:49:13

Mi amas lerni fremdlingvojn! Tio estas mia hobio. Esperanto estas neordinara kaj interesa. Mi volus scii ĝin perfekte.

Hannah_H_ (Montri la profilon) 2007-marto-04 04:06:47

Saluton! Mi estas komencanto de Esperanto. Mi nomo estas Hannah.

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-05 00:45:17

Saluton!
Mi ankaŭ estas komencanto en Esperanto! Mi lernas ĝin nur dum tri monatoj kaj mi legas kaj skribas tre malbone. Tial bonvolu korekti miajn erarojn! Mielo nomis min Teruraĉo! Tiu nomo tre plaĉas al mi. Ĉiuj nomu min Teruraĉo.
Mi ne kredas la finan venkon de Esperanto pro multaj kialoj, sed mi kredas, ke per Esperanto ni povas bone paroli inter ni kaj pri diversaj temoj.
Kialo? Jen kialo! Multajn jarojn mi lernis la anglan. Sed mi tute ne posedas ĝin. ploro.gif Post la trimonata lernado de E-o mi estas preskaŭ spertulo, mi mem korektas (panjo mia, kion mi diras?) fremdajn erarojn.
Imagu, ke Esperanto estas NUN por mi ŝatokupo. Sed mi esperas, ke estontece... sal.gif

christiana (Montri la profilon) 2007-marto-06 18:15:58

mi lernas esperanton por interŝanĝi, koni, renkonti, vojaĝi per lingvo internacia.
ŝatas al mi ke esperanto estas lingvo neŭtra, paĉema kaj bela.
ekdeziras ke multe da homoj lernas tiu lingvo.
amike christiana sal.gif

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-07 22:41:25

Mi havas alian demandon: kial ne? rideto.gif

Mi malkovris la plej belan kaj interesan kaj tolereman komununon de la mondo, kaj mi decidis for partiĝi al ĝi.

Kaj Lernu estas tre bone konceptita kaj... senkosta okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-08 02:13:23

Mi volas korekti viajn erarojn, ĉar mi estas malbonkora, tamen blanka kaj lanugeca.

StephaSport (Montri la profilon) 2007-marto-08 05:36:08

Mi studas Esperanton ekde lasta decembro. Mi komencis lerni ĝin ĉar mi tre ŝatas la ideon de "neutrala lingvo"! Mi ofte vojaĝas en fremdulaj landoj kaj mi bone konas kiom malfacila estas komuniki kun homoj kiuj malsame parolas! Certe eŭropo kaj la tuta mondo estas tre bela ĉar estas multaj diversaj kulturoj, sed oni devas trovi renkontpunkton, kaj la Esperanto estas la unika maniero por fari ĝin!
Mi kredas je ĉi tiu lingvo, sed bezonas ke pli da homoj konas Esperanton. Miaj samlandanoj ne tre ŝatas lerni aŭ nur aŭskulti aliajn lingvojn. Por tio estos tre dificila konvinki iun pri la gravo de ĉi tiu projekto, sed certe mi provos meme fari tion.

Bonvolu pardoni mian malbonan nivelon de Esperanto

Steĉjo

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-08 07:31:53

Terurĉjo:Mi volas korekti viajn erarojn, ĉar mi estas malbonkora, tamen blanka kaj lanugeca.
Ej-ej Terurĉjo ! okulumo.gif

Mi komencis lerni Esperanton pro mia amato. Lia Esperanta nomo estis Abelo, li diris, mi estas por li ol mielo. ridulo.gif
Mi ĝojas ke mi konis la lingvon Esperanto kaj ŝatus se ĝi estus universala lingvo.

Reen al la supro