Al la enhavo

"Ĉu" kaj "ĉu ne"

de Vilius, 2009-oktobro-07

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Vilius (Montri la profilon) 2009-oktobro-07 17:01:13

Kiu el malsupraj frazoj estas pli taŭga?
Ekzemple, mi volas demandi ĉu la alia persono faris ion, kaj samtempe esprimi dubon.

Vi ne faris tion, ĉu ne?

Vi ne faris tion, ĉu?

Ĉu la dua "ne" estas necesa?

horsto (Montri la profilon) 2009-oktobro-07 19:06:23

Laŭ mia kompreno "ĉu ne?" estas parolturno, kiu signifu "ĉu ne estas tiele?"
Germane "nicht wahr?"

angle "You not did that, did you?"

Vilius (Montri la profilon) 2009-oktobro-07 21:00:50

horsto:Laŭ mia kompreno "ĉu ne?" estas parolturno, kiu signifu "ĉu ne estas tiele?"
Ĉu memstara "ĉu" povas esti uzata por esprimi "ĉu estas tiele"?

russ (Montri la profilon) 2009-oktobro-08 13:58:43

"Ĉu ne?" implicas ke la demandanto jam havas opinion pri la respondo, kaj supozas ke la respondo estos tiu evidenta respondo. (Iusence temas pri "retorika demando" en la senco ke la demandinto ne vere bezonas/atendas respondon, ĉar la respondo jam ŝajnas sufiĉe evidenta.)

Ekzemple se ni manĝas kune en restoracio kaj la manĝo bongustas kaj kontentigas nin, mi povus diri:

"La manĝo bonegas, ĉu ne?"

kaj mi ne dirus:

"La manĝo aĉas, ĉu ne?"

Se mia manĝo ankoraŭ ne venis, sed vi jam ekmanĝas vian kaj ankoraŭ ne diris ion pri ĝi, mi povus demandi:

"Ĉu la manĝo bonas?"

ĉar mi ankoraŭ ne havas supozon pri la afero.

Kattapa (Montri la profilon) 2009-oktobro-08 13:58:52

Uzi ĝin tiel estas praktika kaj ordinara en naturlingvoj.

Sed en multa naturlingvoj estas ankaŭ ordinara uzi la malo, do:

Vi faris tion, ĉu ne?
Vi ne faris tion, ĉu?

Vilius (Montri la profilon) 2009-oktobro-08 14:55:34

Kattapa:Vi faris tion, ĉu ne?
Vi ne faris tion, ĉu?
Mia demando etis ĝuste pri tio. Ĉu la dua frazo estas gramatike korekta?

horsto (Montri la profilon) 2009-oktobro-08 19:51:19

Vilius:
horsto:Laŭ mia kompreno "ĉu ne?" estas parolturno, kiu signifu "ĉu ne estas tiele?"
Ĉu memstara "ĉu" povas esti uzata por esprimi "ĉu estas tiele"?
Mi en ambaŭ kazoj dirus "ĉu ne", ĉar ja tia estas la parolturno, sed mi ne pensas kaj ekzistas gramatika regulo pri tio.

russ (Montri la profilon) 2009-oktobro-09 05:15:00

Vilius:
Kattapa:Vi faris tion, ĉu ne?
Vi ne faris tion, ĉu?
Mia demando etis ĝuste pri tio. Ĉu la dua frazo estas gramatike korekta?
Aha. En reala vivo, mi ege pli ofte renkontas la unuan formon, kun fina "ĉu ne", ol la dua kun fina "ĉu"?. (Tamen mi iom ofte renkontas unuvortan demandon "Ĉu?", kiu esprimas surprizon kaj deziron por konfirmo pri iu surpriza informo.)

Pli grave, la du demandoj ne ŝajnas ekvivalentaj laŭ mi. (Vi ŝajnas pensi ke ili povus esti ekvivalentaj, sed mi ne certas pri tiu supozo.)

"Vi faris tion, ĉu ne?" sugestas al mi ke la demandanto sufiĉe kredas ke vi faris tion. Ekzemple (el mia antaŭa komento) se ni manĝas bonegan manĝon, kaj mi diris "La manĝo bonegas, ĉu ne?" Mi ne vere bezonas respondon, ĉar estas "retorika demando" aŭ konfirma/aserta parolmaniero por esprimi kunĝuon de la manĝo kaj por kunsenti la ĝuon de la manĝo.

La formo "Vi ne faris tion, ĉu?" sonas iom stranga laŭ mia sperto, kaj mi malofte renkontas ĝin. Mi eble supozus, ke simple temas pri kurioza rearanĝo de "Ĉu vi ne faris tion?" (simple movante la "ĉu" komencen, al ĝia normala loko), kaj tiu pli konvencia formo sugestas al mi ke la demandanto antaŭe supozis ke vi faros tion, sed surpriziĝis pro konstato ke eble vi NE faris tion. Mi volas respondon por konfirmi mian novan surprizan konstaton aŭ supozon. Ekzemple se ni mendas manĝon en bona restoracio, kie ni scias aŭ supozas ke la manĝo bonas, sed vi malentuziasme plendeme manĝetas vian, mi eble (por konfirmi la surprizan supozon ke via manĝo ne bonas) demandus "Ĉu via manĝo ne bonas?", aŭ eblete "Via manĝo ne bonas, ĉu?"

darkweasel (Montri la profilon) 2009-oktobro-09 19:13:04

Verŝajne eblus ankaŭ "..ĉu ja?".

Momomomomo (Montri la profilon) 2009-oktobro-09 20:09:40

darkweasel:Verŝajne eblus ankaŭ "..ĉu ja?".
Mi ŝatas tion. Mi volas vidi pli ofte, ke ja uzatas por la malo de ne.

Reen al la supro