ไปยังสารบัญ

Kion vi pensas pri ĉi reteja ideo?

จาก Pharoah, 8 ตุลาคม 2009

ข้อความ 3

ภาษา: Esperanto

Pharoah (แสดงโปรไฟล์) 8 ตุลาคม 2009, 11:41:15

La utiloj nuntempe de scii esperanto estas plejparte povi babili kaj vojaĝi per Pasporta Servo, kaj legi lobrojn. Ĉi tiuj estas tute bona, sed mi pensas, ke unu alia utilo povas esti la mem-edukado. Kiam mi pensas pri kiel la reto estas afektita mian vivon, mi ne povas ignori la diversajn aĵojn, kiujn mi lernis rete. Ekzemple, mi lernis programi, paroli esperanton, fari elektrajn cirkvitojn, kuiri aĵojn, ktp.

Oni jam povas lerni multajn aĵojn per esperanto, sed mi pensas, ke estus tre bone se pli lerniloj ekzistus. Se oni ne parolas tre parolatan lingvon, kiel anglan, li povu trovi tiuj lerniloj en esperanto. Tial, mi proponas la ideon de krei novan retejon kiel la anglingva instructables.com. Tien ĉiuj povus afiŝi instruaĵojn, kaj legi la instruaĵojn de aliaj.

Kion vi pensas pri ĉi tiu ideo?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 11 ตุลาคม 2009, 13:21:49

Mi pensas, ke tio tre utilus kaj helpus al la disvastigo de Esperanto.

Oŝo-Jabe (แสดงโปรไฟล์) 11 ตุลาคม 2009, 20:00:38

Ĝi estas bona ideo.

Bonvolu volonti kaj aniĝi ĉe wikiHow. Nuntempe, ĝi bezonas volontulojn por komenci esperantan version.

กลับไปด้านบน