讯息: 5
语言: Esperanto
crescence (显示个人资料) 2009年10月10日上午9:42:50
Kiuj estas la malsamecoj inter la vortoj :
- konekto
- konektado
- kunligo
- kunligado
- kunkateno
- kunkatenado
Dankon
fizikisto (显示个人资料) 2009年10月10日上午10:11:52
Iĉo (显示个人资料) 2009年10月10日下午1:49:45
fizikisto:Mi pensas ke la sufikso "-ad-" signifas longtempe daŭrado, ĉu ne?Jes, kun verbaj finaĵoj, sed kun substantivaj finaĵoj ĝi foje signifas nur ago.
aŭtoro de PMEG:Se oni uzas ne-verban finaĵon, AD estas iafoje uzata ankaŭ kiam ne temas pri longa daŭro.Fonto.
Mi ne scias kial ni ne uzu "-ag-" por esprimi la substantivon de verba ago kaj konservu -ad- por aŭtentike daŭraj agoj aŭ statoj. Mi komencis fadenon pri tio antaŭ iu tempo sed kvankam uzi ag- kiel sufikso ne estas kontraŭ la fundamento, ĉar temas pri logika kunmeto de radikoj, multaj ial forte kontraŭis la ideon.
Iĉo (显示个人资料) 2009年10月10日下午1:59:41
crescence:Malmulto, mi pensas. Tiuj kun "-ad-" ŝajnas al mi signifi la ago anstataŭ la rezulto. Oni povus pridiri la konekton aŭ kunligon al la reto, kaj tio estus la fakto ke dratoj konektas la komputilo al la servilo. La konektadon al la reto ne estas la rezulto, la fakto, sed anstataŭe la procedo de fari konekton. ... Mi pensas, almenaŭ.
Kiuj estas la malsamecoj inter la vortoj :
- konekto
- konektado
- kunligo
- kunligado
- kunkateno
- kunkatenado
Dankon
Konekto estas unusola radiko kun o-finaĵo, sed la aliaj estas kunmetaĵoj. Vidu la signifojn por ligo kaj kateno kaj vi verŝajne ekkomprenos pli da nuancoj.