Al la enhavo

Ni parolu Esperante ĉi tie pri io ajn !

de Mielo, 2007-marto-04

Mesaĝoj: 421

Lingvo: Esperanto

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-04 10:07:49

Karaj Geamikoj ! Ĉi tie ni skribu, parolu, babilu pri io ajn, pri kio ni volas. Se vi havas penson, ideon, senton, ŝercon, io ajn, kion vi volas dividi kun ni, skribu ĉi tien ! Eble, mi estos sole kaj la topiko mortos, sed mi estas esperema rido.gif Por mi estas granda helpo, ke mi povas praktiki la lingvon kaj por mi estas ĝojo konatiĝi vin. Mi petas, ke vi korektu ankaŭ miajn erarojn.
sal.gif

sinjoro (Montri la profilon) 2007-marto-04 18:46:06

Saluton Mielo!
Nu, la tuta forumo estas pri io ajn, ĉu ne? ridulo.gif Do, ni komencu interesegan temon, ekz - kion bonan vi kuiris aŭ preparis hodiaŭ ridego.gif

gxosefo (Montri la profilon) 2007-marto-04 22:23:47

Dum vespermanĝo, mi manĝos kokaĵon. ^^

Ĉu iu ajn en Lernu uzas la programon "Second Life" (Dua Vivo)? Estas reta mondo en kiu oni povas fari ion ajn (vojaĝi, babili, ekonomiumi, ktp.)
En Second Life, mi komencas Esperantan Revolucion. ridego.gif

Via gramatiko ŝajnas esti ĝusta, Mielo. Mi subtenos vian hazardan fadenon!

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-05 07:07:54

sinjoro:Saluton Mielo!
Nu, la tuta forumo estas pri io ajn, ĉu ne? ridulo.gif Do, ni komencu interesegan temon, ekz - kion bonan vi kuiris aŭ preparis hodiaŭ ridego.gif
Sal' Sinjoro Sinjoro ! rido.gif

Vi pravas. Sed se vi skribas en specialan forumon pri alia temo vi estas "off". Kaj tiu ne estas agrabla por ĉiu. Ekz. mi skribas pri la vetero, aŭ pri mia depresio en kuiran forumon.
sal.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-05 07:22:27

ĝosefo:Dum vespermanĝo, mi manĝos kokaĵon. ^^

Ĉu iu ajn en Lernu uzas la programon "Second Life" (Dua Vivo)? Estas reta mondo en kiu oni povas fari ion ajn (vojaĝi, babili, ekonomiumi, ktp.)
En Second Life, mi komencas Esperantan Revolucion. ridego.gif

Via gramatiko ŝajnas esti ĝusta, Mielo. Mi subtenos vian hazardan fadenon!
Kara Ĝosefo !
Mi bedaŭrinde ne konas la programon (aŭ paĝon?) Second Life. Ĉe ni, estas pluraj hungaraj grandaj forumo, kie oni povas skribi. Tie mi ekkonis amikojn kaj ni babilas plurajn temojn. Ni renkontiĝis jam ankaŭ persone. Tiu ne estas ebla, ĉar ni loĝas malporksime de unu alia.
Dankon vian subtenon ! rido.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-05 07:45:11

Saluton Ужастик !

Mi dankas vian helpon ! rido.gif Mi scias, ke mi estas malatenta kaj ankaŭ mia Esperanta scio ne estas perfekta. Mi lernas multon ĉi tie. Kaj mi enuas la senpersonan lernadon, estas pli interesa paroli kun vi.

Laŭ mi, la frazo "Mi estos sole" estas korekta. Sole=adjekto. Kiel mi estos ? Sole. Ĉi tie estos neniu krom mi, nur mi. Eble, mi pensadas tro hungare, tiu estas mia granda eraro. Mi klopodas. rido.gif

Mi povas paroli pri ĉio. Mi estas virino. rideto.gif
Ĉu vi fumas ??? Estas malĝuste !

Nu, mi devas labori...

Ĝis ! sal.gif

sinjoro (Montri la profilon) 2007-marto-05 10:27:40

k.garin:
2. Pri mallaboremo aŭ timemo de la Lernu!-anoj. Multaj la tiel nomitaj esperantistoj rigardas la forumojn, sed preskaŭ neniu skribas. Kial? Ĉu oni ne scias la lingvon aŭ ne povas klarigi siajn pensojn?
Vidu, ke Lernu! celas ĉefe al lernantoj de la lingvo, kaj la afero estas tute klara, se vi vidos statistikon pri nivelo de uzantaro:
nula: 16259,
baza: 8294,
meza: 2005,
alta: 602.

Kaj krome - mi lastatempe interesiĝas pri aliaj konstruitaj lingvoj, ia. pri ege interesa tokipono. Kaj mi trovis ankaŭ iom strangan, iom ridindan projekton pri bilda fonetika lingvo: Phonetic Picture-Writing

galvis (Montri la profilon) 2007-marto-05 14:37:27

Saluton amikoj,
Mi havas demandon :
Ĉu la verboj lerni kaj studi estas
sinonimoj.?

piotrek92 (Montri la profilon) 2007-marto-05 15:55:44

Saluton! Ĉiuj babilas pri nenio... ridulo.gif Do bone, mi ankaŭ babilos pri nenio... Mi volus babili pri esperantismo, iuj diras, ke esperanto mortas. Sed kion vi pensas pri tio?

Laŭ mi lerni kaj studi estas similaj vortoj, sed ne identaj vortoj.

Ĝis al ĉiuj! okulumo.gif

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-05 15:56:47

Laŭ mi, studi signifas volon por lerni. Fari ekzercon, legi libron, ... Lerni estas nur ke oni nun komprenas io si ne komprenis antaŭ.

Reen al la supro