Mergi la conținut

Por kio oni regalis Obama'n per la Nobela premio?

de Fuzzy, 13 octombrie 2009

Contribuții/Mesaje: 21

Limbă: Esperanto

Fuzzy (Arată profil) 13 octombrie 2009, 12:03:53

Jen la demando, ĉu iu havas opinion pri tio?

peteris92 (Arată profil) 13 octombrie 2009, 14:30:29

Laŭ mi tio estas eraro, Obama nenion ankoraŭ faris. Mi ankaŭ volas Nobelan premion, mi ankaŭ volas pacon en la mondo.
Sensenca.

sal.gif

Rogir (Arată profil) 13 octombrie 2009, 15:34:44

Vi bezonas bonegan kampanjiston, kiel Obama.

Continuum (Arată profil) 13 octombrie 2009, 17:16:15

peteris92:Laŭ mi tio estas eraro, Obama nenion ankoraŭ faris. Mi ankaŭ volas Nobelan premion, mi ankaŭ volas pacon en la mondo.
Sensenca.

sal.gif
Mi estas tute akorda kun vi okulumo.gif

fulei (Arată profil) 13 octombrie 2009, 18:45:03

Mi pensas ke la Nobela Komitato eble iĝis iaj moralaj aŭtoritatuloj, kiu volis apogi de mesaĝon de Obama, espere pluas ĝin. Mi havas classon, kiu nomatas Usonana Fremda Poliso, kaj ni spektas Obama'n zorge; li sendube ŝanĝas la ludon de internaciaj politikoj. Sed, mi konsentas ke eble ĉi-tiu premio okazis tro frue.

Greyshades (Arată profil) 14 octombrie 2009, 00:37:35

Mi pensas ke li ne devas ricevi la premion ankoraŭ, ĝis li faras io bonega por paco.

Laŭ Sabata Nokto Vive (Saturday Night Live?), li ricevis la permion ĉar li ne estas Ĝorĝ Bush. Mi ridis, kaj mi konsentas kun tio.

Rodrigoo (Arată profil) 14 octombrie 2009, 06:09:00

Pardonon, sed miaanalize, Obama nur daŭrigas kaj reaspektigas la hipokritadon ke Usono daŭre povas pacigi la mondon... esperinte, mi emis kredi ke liaj periloj ne estus la militoj kaj atomenergio. Evidente, mi mispravis.

Sammondane,
Ĥod

peteris92 (Arată profil) 14 octombrie 2009, 09:53:00

Rodrigoo vi pravas, unua diferenco inter Obama kaj Buŝ, estas, ke Obama daŭrigas militon kaj homoj kredas, ke li volas pacon. Al Buŝ preskaŭ neniu kredis, ke li faras tion por paco.

Mi pensas, ke Obama estas bonega kreaĵo de multaj fakuloj. Ili kreis homon, kiu scipovas diri tiel, ke homoj volas fari ĉion saman kiel li.

darkweasel (Arată profil) 14 octombrie 2009, 13:08:06

Obama komandas du militojn kaj ricevas la nobelpremion. senkulpa.gif

Tumppi1991 (Arată profil) 14 octombrie 2009, 15:26:05

Mi esperis, ke Esperanto ricevas la Nobelan premion.

Înapoi mai sus