Al la enhavo

Ĉeĥa Lingvo

de MarCin83, 2009-oktobro-13

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

MarCin83 (Montri la profilon) 2009-oktobro-13 18:41:22

Saluton!

En februaro mi verŝajne iros al ĉeĥa universitato por duona jaro, do mi nun volas/devas lerni la ĉeĥan lingvon. Ĉu iu scias bonan ligilon (interrete) kie mi povas efektive lerni ĉeĥan lingvon? Aŭ eble iu povus helpi min lerni ĝin? Mia gepatra lingvo esta pola, do ne estos tiel malfacila por mi (mi esperas) ridulo.gif

Amike, Marcin

Matthieu (Montri la profilon) 2009-oktobro-13 18:45:45

Antaŭ ol iri al Ĉeĥio dum ferioj mi provis lerneti bazojn, sed mi trovis neniun franc- aŭ anglalingvan retejon kun kurso pri la ĉeĥa. (Sed eble ekzistas pollingvaj.) Do mi konsilas, ke vi aĉetu lernolibron (kaj trovu ĉeĥajn retamikojn rideto.gif).

Spajky (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 15:06:31

Mi konas polon kiu sukcesas skribi en la ĉeĥa sufiĉe bone... rideto.gif

kushiyaan (Montri la profilon) 2010-oktobro-06 10:00:01

Saluton! Mi estas Nikolao el Moskvo, mi volas viziti Ĉeĥion ĉi-jare post la Kristnasko, kaj mi petas vin helpi min ellerni la ĉeĥan! Ĉu vi povas helpi min?

Dankon antaŭe!

Nikolao

Reen al la supro