目次へ

Juristoj, kiuj parolas esperanton

pl74,2009年10月16日の

メッセージ: 17

言語: Esperanto

Hauxkins (プロフィールを表示) 2009年10月22日 9:07:58

Mi devis ne verki ŝercojn kiam mi estis tiom laca..multaj stultaj eraroj!

Hauxkins (プロフィールを表示) 2009年10月22日 9:41:14

Darweasel: Dankon pro viaj kontroloj. Ŝajnas postnune ke, ĉie ajn mi estas, vi ĉeestas por kontroli min..

Iel..

Vi korektis "muzikon ludas". Mi kredas ke ambaŭ "muzikon ludas" kaj "muziko ludas" ĝustas. Kompreneble, inter tiom da aliaj eraroj, oni opinius ke mi eraris, pro la nekutima vortordo. Tamen, muziko povas esti ludanta aŭ ludata, kaj mi elektis "ludata". Ĉu mi pravas?

Alia afere, mi pensas ke, plejparte Juristoj estas tre respektataj homoj.

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年10月22日 10:48:19

Haŭkins:
Vi korektis "muzikon ludas". Mi kredas ke ambaŭ "muzikon ludas" kaj "muziko ludas" ĝustas. Kompreneble, inter tiom da aliaj eraroj, oni opinius ke mi eraris, pro la nekutima vortordo. Tamen, muziko povas esti ludanta aŭ ludata, kaj mi elektis "ludata". Ĉu mi pravas?
Laŭ mia scio, jes, sed tiam la frazo bezonas subjekton, ekzemple "muzikon oni ludas".

Hauxkins (プロフィールを表示) 2009年10月22日 13:03:19

Diable. Vi pravas.

69UM24OSU12 (プロフィールを表示) 2009年10月24日 4:46:02

Alia ŝerco:

En klaso de sesjaruloj, la instruistino pridemandis al la infanoj pri la profesioj de iliaj patroj.

"Mia patro estas kuracisto," diris knabineto.

"Mia patro estas elektristo," diris alia infano.

Kiam la instruisto demandis al Rikardo, li respondis, "Mia patro ludas la pianon ĉe putinejo."

La instruistino provis ne forte reakcii je ĉi tiu tempo. Je la fino de la tago, post kiam la infanoj iris hejmen, ŝi telefonis al la patro de Rikardo por rakonti al li pri kion diris sia filo. Ŝi demandis al la patro, ĉu tio, kion diris sia filo, estas vere.

La patro hezitis kelkajn momentojn, post kiam li respondis: "Bone... bone...mi estas korporacia juristo sed, mi petegas, ne diru tion al mia filo!"

AriadneCariad (プロフィールを表示) 2009年10月24日 16:03:36

sal.gif mi ankaŭ estas korporacia juristo lango.gif

Zubasty (プロフィールを表示) 2009年10月31日 13:18:29

Saluton!
Ankaŭ mi estas juristo. Kvankam mi laboris kiel juristo, mi ankaŭ instruas studentojn pri la civila juro.

先頭にもどる