Al la enhavo

Via preferata vino

de diogotux, 2009-oktobro-17

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

diogotux (Montri la profilon) 2009-oktobro-17 18:47:12

Nu, mi raportis pri tio en alia fadeno, kaj trovis la ideon bona, do mi volas ke vi diru (plej specife) kian vinon vi ŝatas.

Ĉu flegistinoj kaj kuracistoj diros ke vino faras ĉu bonon ĉu malbonon al la sano?

Miaj preferataj vino estas la itala, ĉilia, kaj argentina ruĝaj vinoj (en ordo laŭ mi skribis ilin).

La blankan mi ne ŝatas, plaĉetas la ruĝa seka, sed la rosé, tiun mi ŝatas. ( demando.gif rosé en Esperanto?)

PS. Mi ne faris enketon ĉar oni pli specife diras kian vinon oni ŝatas.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Vino

Kruko (Montri la profilon) 2009-oktobro-19 10:33:14

diogotŭ:Nu, mi raportis pri tio en alia fadeno, kaj trovis la ideon bona, do mi volas ke vi diru (plej specife) kian vinon vi ŝatas.

Ĉu flegistinoj kaj kuracistoj diros ke vino faras ĉu bonon ĉu malbonon al la sano?

Miaj preferataj vino estas la itala, ĉilia, kaj argentina ruĝaj vinoj (en ordo laŭ mi skribis ilin).

La blankan mi ne ŝatas, plaĉetas la ruĝa seka, sed la rosé, tiun mi ŝatas. ( demando.gif rosé en Esperanto?)

PS. Mi ne faris enketon ĉar oni pli specife diras kian vinon oni ŝatas.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Vino
Mi ne estas sperta pri vino, tamen mi trinkas italan vinon (kianti)ĉar mi bone trovis ĝin ĉe la kamparanoj en la ĉirkaŭaĵoj de mia vilaĝo

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-oktobro-19 21:18:24

Komence de la 1900aj jaroj sveda poeto kaj politikisto skribis en kanzo: eniras vino - eliras saĝo. (Där vinet går in går vettet ut!)

Korektado: devas esti kanzono (ne kanzo)

peteris92 (Montri la profilon) 2009-oktobro-19 22:53:35

"Małgoś", "Byk", "Miodowo-Lipowe" sal.gif

dobri (Montri la profilon) 2009-oktobro-22 18:00:13

Bongustis al mi la itala "Lambrusco". Tamen mi preferas bieron.

kijote (Montri la profilon) 2009-oktobro-23 17:25:39

Vi devas unue provi "Vega Sicilia" el Ribera del Duero kaj poste bonvolu komparu

riskotwi (Montri la profilon) 2009-oktobro-26 19:04:26

Viña Mayor del ribera del duero estas tre bongusta ankau

Frankouche (Montri la profilon) 2009-oktobro-28 18:03:49

Hmmm, tiu fadeno tre bonas okulumo.gif

Blankaj :
Sauternes - Francio
Gewurtztraminer (malfrua vinrekolto) - Francio

Ruĝaj :
Bordeaŭ - Francio
Porto - Portugalio

Rozaj (mi tre ŝatas) :
Tavel - Francio
Cabernet d'Anjou - Francio
Boulaouane - Maroko
Sidi Brahim - Alĝerio
Ksara kaj Kefraya - Libanio (Ksara 2008 tre tre bonas lango.giflango.gif)
Kaj rozaj el ameriko kaj australio ankaŭ tre bonas

oskar12 (Montri la profilon) 2009-oktobro-28 20:28:10

Mia vino estas la plej bona.

Miland (Montri la profilon) 2009-oktobro-28 23:29:21

Plaĉas al mi la germanaj bonkvalitaj blankaj vinoj 'spatlese' aŭ (eĉ pli bone) 'auslese'.

Reen al la supro