去目錄頁

ebla eraro?

Wilhelm, 2009年10月19日

讯息: 6

语言: Esperanto

Wilhelm (显示个人资料) 2009年10月19日上午3:45:58

Mi trovis tion frazon dum mi legis Vikipedion.
tio, kion ni normale nomas la subjekton
ĉi tie

Ĉu ĝi estas malprava?

Mi opinias ke ĝi ja estas malprava kaj devas esti tiel:

"tio, kion ni normale nomas la subjekto "

Dankon

le_chaz (显示个人资料) 2009年10月19日上午10:30:06

Wilhelm:Ĉu ĝi estas malprava?
Ne nepre, sed ĝi ja estas malĝusta.

Wilhelm:Mi opinias ke ĝi ja estas malprava kaj devas esti tiel:

"tio, kion ni normale nomas la subjekto "
Vi pravas, vi povas trankvile korekti ĝin.

jan aleksan (显示个人资料) 2009年10月19日下午4:25:47

salutojn,

fakte, mi pensas ke eraro estas ankaŭ en la unua vorto:

tion, kion ni nomas la subjekto.

nu... mi pensas ke "ni nomas la subjekton" ankaŭ estas ĝusta, sed havas alian sencon. ekz: mi nomas mian filon Karlo.

Nur por klarigi al komencantoj kiuj eble vizitas la forumon. ridulo.gif,

Rogir (显示个人资料) 2009年10月19日下午5:36:58

Ne alek, la kazo de la unua vorto ne dependas de la subfrazo sed de la ĉeffrazo en kiu ĝi estas. Kaj verŝaje tio estu subjekto de la frazo.

darkweasel (显示个人资料) 2009年10月19日下午6:33:15

Fakte, en tiu ĉi artikolo, la ĝusta vorto estus "kiujn". Mi korektis tion.

Plia korekto, nun pri la unua mesaĝo de ĉi fadeno:
"Mi trovis tion frazon dum mi legis Vikipedion."
devus esti
"Mi trovis tiun frazon dum mi legis Vikipedion."
(Eble eĉ "tiun ĉi" ...)

Wilhelm (显示个人资料) 2009年10月21日下午10:30:11

darkweasel:
Plia korekto, nun pri la unua mesaĝo de ĉi fadeno:
"Mi trovis tion frazon dum mi legis Vikipedion."
devus esti
"Mi trovis tiun frazon dum mi legis Vikipedion."
(Eble eĉ "tiun ĉi" ...)
Dankon!
Mi ĉiam estas dankema kiam oni korektas miajn erarojn. Antaŭen!

回到上端