Messages: 6
Language: Esperanto
Wilhelm (User's profile) October 19, 2009, 3:45:58 AM
tio, kion ni normale nomas la subjektonĉi tie
Ĉu ĝi estas malprava?
Mi opinias ke ĝi ja estas malprava kaj devas esti tiel:
"tio, kion ni normale nomas la subjekto "
Dankon
le_chaz (User's profile) October 19, 2009, 10:30:06 AM
Wilhelm:Ĉu ĝi estas malprava?Ne nepre, sed ĝi ja estas malĝusta.
Wilhelm:Mi opinias ke ĝi ja estas malprava kaj devas esti tiel:Vi pravas, vi povas trankvile korekti ĝin.
"tio, kion ni normale nomas la subjekto "
jan aleksan (User's profile) October 19, 2009, 4:25:47 PM
fakte, mi pensas ke eraro estas ankaŭ en la unua vorto:
tion, kion ni nomas la subjekto.
nu... mi pensas ke "ni nomas la subjekton" ankaŭ estas ĝusta, sed havas alian sencon. ekz: mi nomas mian filon Karlo.
Nur por klarigi al komencantoj kiuj eble vizitas la forumon. ,
Rogir (User's profile) October 19, 2009, 5:36:58 PM
darkweasel (User's profile) October 19, 2009, 6:33:15 PM
Plia korekto, nun pri la unua mesaĝo de ĉi fadeno:
"Mi trovis tion frazon dum mi legis Vikipedion."
devus esti
"Mi trovis tiun frazon dum mi legis Vikipedion."
(Eble eĉ "tiun ĉi" ...)
Wilhelm (User's profile) October 21, 2009, 10:30:11 PM
darkweasel:Dankon!
Plia korekto, nun pri la unua mesaĝo de ĉi fadeno:
"Mi trovis tion frazon dum mi legis Vikipedion."
devus esti
"Mi trovis tiun frazon dum mi legis Vikipedion."
(Eble eĉ "tiun ĉi" ...)
Mi ĉiam estas dankema kiam oni korektas miajn erarojn. Antaŭen!