目次へ

Longa radiko?

Oŝo-Jabe,2009年10月22日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

Oŝo-Jabe (プロフィールを表示) 2009年10月22日 18:59:09

Kio estas la plej longa radiko en Esperanto?

le_chaz (プロフィールを表示) 2009年10月22日 19:29:13

Oŝo-Jabe:Kio estas la plej longa radiko en Esperanto?
Mi iam aŭdis ke ĝi estas "tohuobohuo".

AlfRoland (プロフィールを表示) 2009年10月22日 19:48:52

le_chaz:
Oŝo-Jabe:Kio estas la plej longa radiko en Esperanto?
Mi iam aŭdis ke ĝi estas "tohuobohuo".
"Tohuvabohuo" troveblas en PIV, ĉu vi pensas pri ĝi?

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年10月22日 19:57:12

Jam en la oficialaj radikoj mi trovis pli longajn radikojn ol tohuvabohu/. Jen la 12-literaj administraci/, aŭtobiografi/, demonstrativ/, diskriminaci/, konservatori/, palentologi/, paralelogram/, spiritualism/, spiritualist/ kaj trigonometri/. Ŝajnas ke ne ekzistas pli longa oficiala radiko. (Tiuj "direkt/il/o (de ŝip/o)"-umoj ne estas radikoj, sed oficialaj kunmetaĵoj.)

先頭にもどる