Kwa maudhui

George Soros

ya Vilius, 26 Oktoba 2009

Ujumbe: 9

Lugha: Esperanto

Vilius (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2009 5:25:18 alasiri

Ĉu G.Soros estas aktiva Esperantisto ĝis nuntempe?

LyzTyphone (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2009 5:45:30 alasiri

Vilius:Ĉu G.Soros estas aktiva Esperantisto ĝis nuntempe?
Ne laŭ mia scio...

Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2009 7:01:02 alasiri

Mi antaŭnelonge aŭdis ion pri esperantista organizo kiu sukcesis akiri iom da subteno de li, sed mi ne plu scias la fonton.

Dozorca (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2009 2:09:16 alasiri

Ĉu temas pri tiu fama riĉulo demando.gif

Vilius (Wasifu wa mtumiaji) 29 Oktoba 2009 9:26:20 alasiri

Dozorca:Ĉu temas pri tiu fama riĉulo demando.gif
Jes. La angla Vikipedio diras, ke li estas denaska esperantisto. Sed la Esperanta versio nur mencias, ke "elkaj opinias lin denaska parolanto de Esperanto, sed certas nur ke en sia junaĝo li scipovis Esperanton."

Tamen mi suspektas, ke Esperanto nun estus en ege pli bona situacio, se li (kun siaj eĉ-dio-ne-scias-kiom da miliardoj) fakte estus aktiva esperantisto, ĉu ne? rido.gif

siringo (Wasifu wa mtumiaji) 29 Oktoba 2009 10:19:29 alasiri

Se vi povas kompreni la polan lingvon bonvolu legi
www.naszdziennik.pl
poste "Archiwum" kaj poste en retfoliumilo skribu
"Co ma wspólnego Obama z Sorosem"
Tio ĉi estas la titolo de artikolo pri Soros kaj lia lasta agado.

Pharoah (Wasifu wa mtumiaji) 30 Oktoba 2009 4:35:32 asubuhi

Se vi povus traduki ĝin, estus tre helpema. Mi ankaŭ volas scii, se li ankoraŭ povas paroli nian lingvon.

KoLonJaNo (Wasifu wa mtumiaji) 30 Oktoba 2009 1:05:10 alasiri

Saluton!

Pharoah:Se vi povus traduki ĝin, estus tre helpema. Mi ankaŭ volas scii, se li ankoraŭ povas paroli nian lingvon.
Kaj mi ŝatus scii, eĉ se li ne plu povas paroli Esperanton.

Do min interesus, ĉu s-ro SOROS ankoraŭ sci[pov]as Esperanton.

Mi supozas, ke la seniluziiga vero estas, ke li ne apartenas al la tre malgranda nombro de homoj, kies lingva kaj bankkonta niveloj ambaŭ estas altegaj kaj kiuj eĉ ne hontas konfesi, ke Esperanto ne nur estis strangaĵo, pri kiu ili okupiĝis iam antaŭ longa tempo en sia junaĝo.

Sed eble mi ja eraregas kaj SOROS jam delonge kaŝe kaj anonime malavare kaj daŭre subtenas gravajn kaj prosperigindajn iniciatojn ankaŭ en Esperantujo ... okulumo.gif

Kolonjano

remy_boligee (Wasifu wa mtumiaji) 31 Oktoba 2009 11:31:00 alasiri

Se mi bone memoras mi legis kelkajn kontraŭesperantajn frazojn de Soros. Sed mi ne certas pri tio.

Kurudi juu