До змісту

Eŭropa Unio

від Eddycgn, 3 листопада 2009 р.

Повідомлення: 200

Мова: Esperanto

Eddycgn (Переглянути профіль) 26 листопада 2010 р. 23:44:07

Mjedvjedjev diris hieraŭ ke eble Rusio eniru al la Eŭropa Unio kaj elprenu eŭron, por ekvilibrigi la dolaron.
Tio estas nova vidpunkto, ĉu ne?

Andreo Jankovskij (Переглянути профіль) 27 листопада 2010 р. 11:23:05

Sovitunio estis nebona sistemo kiu postulis tro multe da mono (kaj diversaj rimedoj) por ekzisti.

Do, mi ne vidas sencon fari la saman eraron denove.

Andreo Jankovskij (Переглянути профіль) 27 листопада 2010 р. 11:45:12

lango.gif
Mi pensas ke EU devas moviĝi en direkto, ke ĉiu homo en ĝi estu samvalora kiel ekzemple, politikisto de iu EU-lando.

Andreo Jankovskij (Переглянути профіль) 27 листопада 2010 р. 13:26:11

bukvodel:
Skandinava ŝtato havos 25 milionojn da civitanoj kaj estos la 10-a el la plej grandaj economikoj en la mondo.
Kaj Eŭropa Unio estas la plej granda ekonomiko en la mondo rideto.gif

bukvodel (Переглянути профіль) 29 листопада 2010 р. 10:36:29

Eddycgn:Mjedvjedjev diris hieraŭ ke eble Rusio eniru al la Eŭropa Unio kaj elprenu eŭron, por ekvilibrigi la dolaron.
Tio estas nova vidpunkto, ĉu ne?
Medvedev multe diras kaj malmulte faras.

bukvodel (Переглянути профіль) 29 листопада 2010 р. 10:38:19

dobri:
bukvodel:La problemo de Eŭropa Unio estas en tio ke la unua triono de eŭropanoj volas krei novan USA, la dua triono volas krei novan CCCP, kaj la tria triono ne volas krei iun ajn union!
Kiamaniere vi venis al tiu ĉi opinio? Certe plimulto da eŭropanoj volas krei similan ŝtaton kiel estas Usono, kontraŭe Sovetunion volas krei preskaŭ neniu (eble komunistoj). Kompreneble multaj homoj ŝatas esti tute sendependaj. Tamen mi opinias, ke granda lando povus solvi problemojn pli facile ol la malgranda.
En Eŭropa ankaŭ estas multe da komunistoj kaj socialistoj, en Francio, Espanio.

Andreo Jankovskij (Переглянути профіль) 29 листопада 2010 р. 11:09:23

bukvodel:
En Eŭropa ankaŭ estas multe da komunistoj kaj socialistoj, en Francio, Espanio.
Inter komunistoj en Eŭropo kaj Rusio estas granda diferenco.

En Ukrainio komunistoj apenaŭ ekzistas.
Iliaj ideoj subtenis nur 4% da ukrainoj.
Kaj ilia subteno malkreskas.

Eddycgn (Переглянути профіль) 29 листопада 2010 р. 18:51:32

Andreo Jankovskij:Kaj Eŭropa Unio estas la plej granda ekonomio en la mondo rideto.gif
Baldaŭ eble Ĉinio estos la plej granda...

Andreo Jankovskij (Переглянути профіль) 30 листопада 2010 р. 00:41:29

Eddycgn:
Baldaŭ eble Ĉinio estos la plej granda...
Estonteco estas multvarianta.

Tamen mi pensas ke ni tro taksas Ĉinan potencon.

Ekzemple, ankaŭ Barato havas grandan potencos, sed pri tio kutime malmulte parolas.

adamuso (Переглянути профіль) 28 січня 2011 р. 19:05:27

Eddycgn:Kion vi pensas: Eŭropa Unio estas bona afero? Kiu estas via opinio?
Kara Amiko. LAu mia opinio Europa Unio estas plej malbona disvolvo por ĉiuj Europanoj krome Germanuloj. Europa Unio estas disvolvo je la bazo de deflacio kiu estas malbona disvolvo. Alia ts. bona disvolvo tio Internacia Unio kun sidejo en Poznaniu (Pollando) je la bazo de ekflacio. Kun serioze Adamuso

Назад до початку