К содержанию

Eŭropa Unio

от Eddycgn, 3 ноября 2009 г.

Сообщений: 200

Язык: Esperanto

Andreo Jankovskij (Показать профиль) 29 октября 2010 г., 20:13:22

Eddycgn:
EU havas bonajn rilatojn ankaŭ kun nia najbaro Rusio.
Mi tre malofte rigardas rusajn novaĵojn, sed tio sufiĉas por kompreni ke rusa registaro vidas en Usono, NATO kaj EU siajn estontajn malamikojn. Bedaŭrinde oni metas ĉi tiun ideon eĉ en kulturaj objektoj (do, se eĉ post kelkaj jaroj en Rusio ŝanĝiĝos registaro, kulturaj objektoj ankoraŭ longe vivos).

horsto (Показать профиль) 30 октября 2010 г., 12:46:33

Andreo Jankovskij:
Mi tre malofte rigardas rusajn novaĵojn, sed tio sufiĉas por kompreni ke rusa registaro vidas en Usono, NATO kaj EU siajn estontajn malamikojn. Bedaŭrinde oni metas ĉi tiun ideon eĉ en kulturaj objektoj (do, se eĉ post kelkaj jaroj en Rusio ŝanĝiĝos registaro, kulturaj objektoj ankoraŭ longe vivos).
Tio ja estas iomete komprenebla, ili ja longtempe estis malamikaj dum la malvarma milito. Ankaŭ en usonaj filmoj en tiu tempo ĉiam la rusoj estis la malamikoj, sed tio jam ŝanĝiĝis.
Mi pensas ke tio nun ankaŭ en Rusujo malrapide ŝanĝiĝas. Ekzemple la eksa germana kanceliero Schröder kaj la tiama prezidento Putin estis bonaj amikoj.

Altebrilas (Показать профиль) 30 октября 2010 г., 14:26:41

Nun ne plu estas malvarma milito (ĝis kiam demando.gif ) sed ekonomia milito. La landoj "konkurencas" ne por fari la plej bonajn produktojn, sed por ruinigi la ekonomion de la aliaj por trudi al ili siajn kondiĉojn.

Pro tiu novstila milito, la ŝtatoj ne plus havas sufiĉe da financaj rimedoj por protekti sian popolon kaj influi la eksteran mondon.

Sed bedaŭrinde, la novaj konkeristoj ne scias (aŭ almenaŭ ne anoncas) kien ili volas iri. Kaj la mondo similas al ŝipo sen stririlo, ĉirkaŭita de danĝeroj: klimatoŝanĝo, polucio, malsato, malapero de la specoj, senlaboreco, mizero, korupcio, terorismo, ktp.

qwertz (Показать профиль) 30 октября 2010 г., 14:44:38

Altebrilas:
Sed bedaŭrinde, la novaj konkeristoj ne scias (aŭ almenaŭ ne anoncas) kien ili volas iri. Kaj la mondo similas al ŝipo sen stririlo, ĉirkaŭita de danĝeroj: klimatoŝanĝo, polucio, malsato, malapero de la specoj, senlaboreco, mizero, korupcio, terorismo, ktp.
Jes, ekzistas multa de problemoj. Sed ankaŭ por pesto malsano homaro trovis solvon. Mi opinas, ke sen esti optimisma, iu perdiĝas forto por ŝangi io.

horsto (Показать профиль) 30 октября 2010 г., 17:54:19

Altebrilas:Nun ne plu estas malvarma milito (ĝis kiam demando.gif ) sed ekonomia milito. La landoj "konkurencas" ne por fari la plej bonajn produktojn, sed por ruinigi la ekonomion de la aliaj por trudi al ili siajn kondiĉojn.
Jes, vi pravas, nun estas ekonomia milito. Sed ne la landoj batalas unu kontraŭ la alia sed la grandaj firmaoj, kiuj agadas mondskale. Unu sola lando ne plu povas kontraŭstari la grandan potencon de la mono, tial estas gravege ke ankaŭ la landoj kuniĝas aŭ almenaŭ kunlaboras por defendi sin kontraŭ tiu potenco.
Altebrilas:
Sed bedaŭrinde, la novaj konkeristoj ne scias (aŭ almenaŭ ne anoncas) kien ili volas iri. Kaj la mondo similas al ŝipo sen stririlo, ĉirkaŭita de danĝeroj: klimatoŝanĝo, polucio, malsato, malapero de la specoj, senlaboreco, mizero, korupcio, terorismo, ktp.
Tiuj novaj konkeristoj, kiuj nun havas la potencon decidi, sidas en firmaegoj, kaj ili ne okupiĝas pri kiel plibonigi la mondon, ili okupiĝas pri kiel enspezi pli da mono.

qwertz (Показать профиль) 30 октября 2010 г., 18:18:05

horsto:
Altebrilas:
Sed bedaŭrinde, la novaj konkeristoj ne scias (aŭ almenaŭ ne anoncas) kien ili volas iri. Kaj la mondo similas al ŝipo sen stririlo, ĉirkaŭita de danĝeroj: klimatoŝanĝo, polucio, malsato, malapero de la specoj, senlaboreco, mizero, korupcio, terorismo, ktp.
Tiuj novaj konkeristoj, kiuj nun havas la potencon decidi, sidas en firmaegoj, kaj ili ne okupiĝas pri kiel plibonigi la mondon, ili okupiĝas pri kiel enspezi pli da mono.
Mi opinas, ke ekzistas granda diferencoj inter akciobazajn firmaegojn kaj malakciobazajn firmaegojn. En akciobasajn firmaegojn ioj ŝangoj de firmaegostrategio devos trovi konsento de akcioproprietuloj, ke alportis mono (=akcioj) minimume ne perdiĝos valoro. Ankaŭ ekzistas danĝero, ke akciobasajn firmaegojn perdiĝis multa de valoro kaj devos fermi. Nature, multa de akcioproprietuloj volus vidi, ke iliajn monojn multvaloras. Ankaŭ prensas tio, ke eble oni havas ŝparoposedaĵojn, kio basas sur akciomiksoj.

Andreo Jankovskij (Показать профиль) 30 октября 2010 г., 19:46:23

lango.gif
Mi pensas ke firmao kiu pensas nur pri mono, ne estos sukcesa. Jes, profito gravas, sed ĉefe, vere sukcesa firmao devas pensi pri konsumantoj (alikaze pri tio okupiĝos alia firmao).

Andreo Jankovskij (Показать профиль) 30 октября 2010 г., 19:56:48

horsto:
Tio ja estas iomete komprenebla, ili ja longtempe estis malamikaj dum la malvarma milito. Ankaŭ en usonaj filmoj en tiu tempo ĉiam la rusoj estis la malamikoj, sed tio jam ŝanĝiĝis.
Mi pensas ke tio nun ankaŭ en Rusujo malrapide ŝanĝiĝas. Ekzemple la eksa germana kanceliero Schröder kaj la tiama prezidento Putin estis bonaj amikoj.
Mi konsentas ke situacio pliboniĝas (sed ofte ne dank' al rusa registaro).

Altebrilas (Показать профиль) 30 октября 2010 г., 23:55:09

Multnaciaj firmaoj ebligas al iuj landoj havi influoj en aliaj, samkiel partioj (ekz komunista partio de eksa Sovetio) aŭ religioj (memoru pri religiaj militoj en Francio kie tiam estis batalkampo inter Hispanio kaj Anglio pere de katolikoj kaj protestantoj).

Ankaŭ lingvoj povas ludi tiun rolon, kio klarigas kial la politikistoj estas tiel malentuziasmaj pri esperanto.senkulpa.gif

Kaj la multnaciaj entreprenoj vendas nun ne plu produktojn (pri kies kvalito ili pli kaj pli fajfas) - sed fabrikojn (prefere sen postulemaj laboristoj) aŭ tutsimple ilian klientaron (kaj fermas la fabrikojn tuj poste).

Andreo Jankovskij (Показать профиль) 31 октября 2010 г., 6:19:42

Mondo ŝanĝiĝas kaj fariĝas iom pli komplika.

Verŝajne ni bezonas novajn tipojn de pensado.

lango.gif
Iam tion kion ni vidas kiel ege malfacila intelekta tasko, estas tasko de ĝusta percepto.

Наверх