Skip to the content

Eŭropa Unio

by Eddycgn, November 3, 2009

Messages: 200

Language: Esperanto

Altebrilas (User's profile) October 31, 2010, 9:05:02 AM

Mi ne komprenis la lastan frazon. Andreo, ĉu vi povas disvolvigi ĝin?

Verŝajne, ni ne havas ĉi-tie la solvon de la problemoj de la mondo, sed ni estas 6 miliardoj, kaj kune, ni povas konstrui solvojn.

horsto (User's profile) October 31, 2010, 11:38:11 AM

Altebrilas:
Verŝajne, ni ne havas ĉi-tie la solvon de la problemoj de la mondo, sed ni estas 6 miliardoj, kaj kune, ni povas konstrui solvojn.
Tion ankaŭ mi kredas. La problemo estas kiel kunigi la homojn. La nuna ekonomia sistemo ĝuste tion malebligas. Tiu sistemo kreis tiajn perversaĵon kiel ekzemple mensan proprieton. Tio signifas ke homo povas posedi ideon kaj povas malpermesi al aliuloj uzi tiun ideon.
Kompreneble tia sistemo kaŭzas tiajn abomenaĵojn kiel ekzemple ke oni ne povas doni medikamentojn al malriĉuloj, ĉar la medikamentoj estas tro multekostaj. Sed ili ne estas tro multekostaj pro la produktado, sed nur pro la patentoj.

Andreo Jankovskij (User's profile) October 31, 2010, 8:15:23 PM

Altebrilas:La lasta frazo. Andreo, ĉu vi povas disvolvigi ĝin?
"Iam tion kion ni vidas kiel ege malfacila intelekta tasko, estas tasko de ĝusta percepto."

Mi oft-et-e provas solvi malfacilajn problemojn.
Sed iam evidentiĝas ke la problemo - ne estas vere problemo, aŭ ke ĝi estas tute simple solvebla se rigardi al ĝi de alia vidpunkto (per aliaj okuloj...), do ofte indas dekomence ŝanĝi sian percepton de la problemo kaj nur poste provi solvi ĝin.

Se ni estas en la sistemo kaj volas plibonigi ĝin. Ni devas eliri el ĝi. Rigardi al la sistemo ekster ĝi - nur tiam ni komprenos kion eblas plibonigi (do, trovi ĝustan percepton).

: ) iomete simile al filmo "La matrico"


Mi pensas tiel.

Altebrilas (User's profile) October 31, 2010, 11:12:21 PM

Kaj kiel apliki tiun eksteran vidpunkton al la problemoj de nia mondo?

Andreo Jankovskij (User's profile) November 1, 2010, 11:16:59 AM

Altebrilas:Kaj kiel apliki tiun eksteran vidpunkton al la problemoj de nia mondo?
Ekz. estonteco estas multvarianta.

Se ni vidas en estonteco nur unu varianton (100%) - ni povas erari. Do, diversaj rigardoj estas tre gravaj.

Altebrilas (User's profile) November 2, 2010, 9:21:59 PM

Tial ni bezonas scii, kion alilandanoj pensas pri ni.

Kaj strange, kvankam la amaskomunikiloj ĝisnaŭze ripetadas ke la angla lingvo estas neevitebla, ne svarmas en la vendejoj eksterlandaj gazetoj, eĉ anglalingvaj, kiuj kritikas nian landon.

La angla por komerco, la cenzureto(*) por ideoj.

(*) milda cenzuro, sufiĉe efika, ne tro videbla.

bukvodel (User's profile) November 16, 2010, 7:53:50 AM

Antaŭ nelonge mi legis ke preskaŭ duono da skandinavoj volas krei sian propran skandinavan ŝtaton.

Se tio okazos, ĉi tiu ŝtato havos 25 milionojn da civitanoj kaj estos la 10-a el la plej grandaj economikoj en la mondo.

Keil laŭ vi tio povas influi Eŭropan Union?

bukvodel (User's profile) November 16, 2010, 8:46:16 AM

Mi volas iomete precizigi tion kion mi diris en la lasta mesaĝo.

Eblas ke skandinavoj ne estas tute kontentaj pri Eŭropa Unio, kaj tial ili volas ilian ŝtaton.

Estus bonege se iu el Skandinavio partiĝus sian opinion pri tio problemo, kaj precizigus pro kiuj kaŭzoj skandinavoj volas krei sian ŝtaton.

bukvodel (User's profile) November 26, 2010, 11:30:44 AM

La problemo de Eŭropa Unio estas en tio ke la unua triono de eŭropanoj volas krei novan USA, la dua triono volas krei novan CCCP, kaj la tria triono ne volas krei iun ajn union!

dobri (User's profile) November 26, 2010, 3:46:22 PM

bukvodel:La problemo de Eŭropa Unio estas en tio ke la unua triono de eŭropanoj volas krei novan USA, la dua triono volas krei novan CCCP, kaj la tria triono ne volas krei iun ajn union!
Kiamaniere vi venis al tiu ĉi opinio? Certe plimulto da eŭropanoj volas krei similan ŝtaton kiel estas Usono, kontraŭe Sovetunion volas krei preskaŭ neniu (eble komunistoj). Kompreneble multaj homoj ŝatas esti tute sendependaj. Tamen mi opinias, ke granda lando povus solvi problemojn pli facile ol la malgranda.

Back to the top