目次へ

Eŭropa Unio

Eddycgn,2009年11月3日の

メッセージ: 200

言語: Esperanto

Eddycgn (プロフィールを表示) 2009年11月3日 14:03:54

Kion vi pensas: Eŭropa Unio estas bona afero? Kiu estas via opinio?

crescence (プロフィールを表示) 2009年11月3日 14:22:17

Eddycgn:Kion vi pensas: Eŭropa Unio estas bona afero? Kiu estas via opinio?
Ĝi estas bona afero por la bankistoj kaj la industriistoj.

Crescence

Miland (プロフィールを表示) 2009年11月3日 15:27:07

Necesas ke la politikistoj estu pli respondeca al la civitanoj. Ni bezonas pli da demokratia respondeco. Krome, estas ekvilibro inter la rajtoj de la nacioj kaj la rajtoj de la unio. Unuflanke, la ekstradicio inter eŭropaj landoje pro la eŭropa arest-ordono estas tro facila. Laŭ mi la nacioj devas pli bone protekti civitanojn kontraŭ ekstradicio (eble kiel Francio). Aliflanke, la leĝoj pri kalumnio en Britio minacas la parol-liberon; eble la eŭropa konvencio pri homaj rajtoj helpos ĝustigi tion. Pri la eŭro, mi volas ke la fina decido de la brita registaro estu racia, ne emocia.

gyrus (プロフィールを表示) 2009年11月3日 18:57:40

Jes, nia lernejaj ĵurnaloj estas de la EU, malkun ĝi ni ne havus ĵurnalojn rido.gif .

Jakovo (プロフィールを表示) 2009年11月7日 20:47:09

crescence:Ĝi estas bona afero por la bankistoj kaj la industriistoj.
Mi opinias ke la industriistoj jam faris kion ili volis antaŭ ekzistis la EU. Vi pravas, ke la EU havas la saman problemojn kiel ĉia regio: esti koruptabla.

Tamen mi opinias, ke la EU ebligas multajn bonajn aferojn, se oni plidemokratiigas ĝin, kiu laŭ mia opinio okazas nun kun la sistemo de Lisbono.

Vilius (プロフィールを表示) 2009年11月13日 17:58:55

Senegaùlo:EU celas likvidi la naciojn kaj kune soberanion kaj civitanecon...
Mi ne certas kion la vorto "soberanio" signifas, sed pri nacioj vi tute ne pravas.

Senegaùlo:Mi ne plu konsideras min eŭropano...
Estante brazilano vi ne plu konsideras vin eŭropano. Interese..
Tiam mi ne plu konsideros min afrikano. rideto.gif

Vilius (プロフィールを表示) 2009年11月13日 18:25:04

Eddycgn:Kion vi pensas: Eŭropa Unio estas bona afero? Kiu estas via opinio?
Se vi estas studento, negocisto, sciencisto, farmisto aŭ simple ŝatas vojaĝi, EU estas bonega ideo.

Eddycgn (プロフィールを表示) 2009年11月13日 19:13:06

Vilius:
Eddycgn:Kion vi pensas: Eŭropa Unio estas bona afero? Kiu estas via opinio?
Se vi estas studento, negocisto, sciencisto, farmisto aŭ simple ŝatas vojaĝi, EU estas bonega ideo.
Mi ŝatas la Eŭropan Union, ĉar ĝi sekurigas ke la principoj de demokratio kaj la homaj rajtoj respektadas en ĉiuj membrolandoj.
Ekz. La letona registaro antaŭ kelkaj tagoj volas promulgi novan leĝon nerespektantan la minoritatorajtojn. La EŬ diris: ne ne ne!
rideto.gif

superadamuso (プロフィールを表示) 2010年9月25日 13:26:42

Eddycgn:Kion vi pensas: Eŭropa Unio estas bona afero? Kiu estas via opinio?
Europa Unio estas plej bona ideo en plej malbona eldonaĵo. Alie disvolvo: internacia unio. Ĉar mi vivis en Sovieta Unio kaj nune Eŭropa Unio mi havas eblecon sciigi kio estas kio. Nu mi scias, ke Sovieta Unio estis trompiĝa unio tuj Europa Unio estas ŝrelista Unio. Internacia Unio estos normala unio kial mi kreigas ĝin. Kunsidejo en Poznanio (Pollando). Bonvolu kunligiĝu al ĝi.

superadamuso (プロフィールを表示) 2010年9月25日 14:54:34

Eddycgn:Kion vi pensas: Eŭropa Unio estas bona afero? Kiu estas via opinio?
Europa unio estas plej malbona disvolvo ĉi tiu problemo. Mi havis Soveta Union t.e. trompiĝa unio. Mi havas Europa Union t.e. ŝtelista unio. Mi proponas Internacia Union t.e. normala unio. IO kreis en Poznaniu (Pollando)
Kio vi pensis pri tio. se bone skribu al ĝi.
e-mailo: elektra77@interia.pl

先頭にもどる